Xi emfazis unuigon de enlandaj kaj eksterlandaj ĉinoj por kolekti forton por nacia rejuniĝo

Henggang Publikigita: 2022-07-31 15:58:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis antaŭenigi la unuigon kaj malfacilan laboron de ĉinaj loĝantoj enlande kaj eksterlande por kolekti forton por la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en centra konferenco pri la laboro pri unuiĝintaj frontoj, okazinta de vendredo ĝis sabato en Pekino.

Xi emfazis sekvi la gvidadon de la penso pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko, kaj subteni al gvidado de la KPĈ kaj la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Krome, estis grave antaŭenigi harmoniajn rilatojn inter politikaj partioj, etnoj, religioj, sociaj klasoj kaj samlandanoj enlande kaj eksterlande same kiel antaŭenigi la solidarecon kaj klopodojn de la ĉinoj enlande kaj eksterlande. La celo estas konstrui fortan socialisman modernan landon kaj realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Dividu