Xi faris telefonan konversacion kun irana prezidento Ebrahim Raisi

Henggang Publikigita: 2022-07-31 16:15:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede posttagmeze okazigis telefonan konversacion kun irana prezidento Ebrahim Raisi.

Xi asertis, ke hodiaŭ alfrontante ŝanĝojn kaj pandemion ambaŭ neviditajn en jarcento, la mondo trovis sin en nova periodo de turbuleco kaj transformiĝo, aldonante, ke la aspiro de la popolo de ĉiuj landoj por disvolviĝo kaj sekureco jam estas pli urĝa kaj la alvoko por internacia egaleco kaj justeco kreskas nur pliforte.

Fronte al komplika internacia situacio, li rimarkis, ke Ĉinio kaj Irano plifortigis solidarecon kaj kunlaboron, plibonigis siajn komunajn interesojn kaj gardis la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj. Ĉinio rigardas siajn rilatojn kun Irano sur strategia perspektivo kaj pretas labori kun Irano por antaŭenpuŝo de nova progreso en la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Irano.

Xi asertis, ke la du partioj devas plu firme subteni unu la alian pri aferoj kun kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj unu de la alia, kaj subteni ankaŭ neinterferon en aliaj internaj aferoj, bazaj normoj en internaciaj rilatoj.

Li alvokis la du flankojn konservi striktan komunikadon pri la efektivigo de la plano de ampleksa kunlaboro inter la du landoj, aktive antaŭenigi praktikan kunlaboron en ŝlosilaj kampoj, daŭrigi kontraŭ-pandemian kunlaboron kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon en regionaj kaj internaciaj aferoj.

Xi diris, ke la ĉina flanko ĉiam subtenas mez-orientajn landojn en solvado de regionaj sekurecaj problemoj pri unueco kaj kunordigo, kaj subtenas la popolojn en la regiono esplorante sian disvolvan vojon sendepende.Li aldonis, ke Ĉinio pretas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Irano en lakadroj inkluzive de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Ĉinio dankas Iranian pro la aktiva subteno por la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj la Tutmonda Sekureca Iniciato, kaj pretas kunlabori kun Irano por antaŭenigi la efektivigon de la iniciatoj kaj antaŭenpuŝi la disvolvon de la internacia ordo al pli justa kaj racia direkto.

Dividu