PLA lanĉos serion da militaj operacoj por defendi ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon

Qiujieming Publikigita: 2022-08-03 00:19:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Ministerio pri Nacidefendo marde publikigis deklaron, forte kondamnante la viziton de la prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al ĉina Tajvano.

Proparolanto de la ministerio Wu Qian diris, ke la ĉina flanko plurfoje deklaris la gravajn sekvojn de ŝia vizito al Tajvano, sed Pelosi konscie faris malican provokon por krei krizon, kiu grave malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, grave influis la politikan fundamenton de la ĉina-usonaj rilatoj, kaj grave damaĝis la du landajn militajn rilatojn. La ago de Usono sendis seriozan malĝustan signalon al la separismaj fortoj de “Tajvano-sendependeco”, plue pligrandigante streĉitecojn trans la Tajvana Markolo. La aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio (DPP), sin apogante sur eksterlandaj fortoj, kunlabori kun ili por kaŭzi kaoson, insistis inviti Pelosi viziti Tajvanon. Iliaj agoj estas tre danĝeraj kaj neeviteble kondukos al gravaj sekvoj.

Wu diris, ke la ministerio estas en alta alarmo kaj lanĉos serion da celitaj militaj operacoj kiel kontraŭrimedojn, kaj decide defendos ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon post la alveno de Pelosi en la regionon de ĉina Tajvano.

Dividu