Xi Jinping: Ni antaŭenigu profundan kunfandiĝon de tutpopola sporto kaj tutpopola sano

Mirinda Publikigita: 2022-08-08 13:22:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8a de aŭgusto estas la 14a Tutpopola Sporta Tago de Ĉinio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping ĉiam donas altan atenton al disvolviĝo de sportoj kaj kompakte ligas la sporton kun ŝtata disvolvo kaj nacia rejuniĝo. Li kelfoje akcentis, ke sporto estas grava enhavo por realigi la revon de Ĉinio kaj forta sporta afero signifas fortan landon, kaj prosperiĝo de la sporta afero dependas de prospera futuro de la lando.

Li diris, ke popularigo de ampleksa sporto estas grava simbolo de modernigo de la lando. Sporto estas grava simbolo de socia disvolviĝo kaj homara progreso kaj estas grava enkorpigo de sinteza ŝtata forto kaj socia civilizacio. La sporta afero portas revon de ŝtata prosperiĝo kaj nacia rejuniĝo. Oni devas rapide konstrui landon de forta sporto, persisti en la penso de la popolo kiel kerno, kontentigi postulojn de la popolo por sanigado kaj akceli ampleksan disvolvon de la homoj kiel deirpunkto kaj celo de la sporta afero, efektivigi ŝtatan strategion de tutpopola sporto kaj senĉese altigi san-nivelon de la popolo.

Dividu