Xi respondis leteron de baznivelaj herooj

Qiujieming Publikigita: 2022-08-14 16:05:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate respondis leteron de Li Peisheng kaj Hu Xiaochun, baznivelaj herooj laborantaj en la pitoreskejo de la monto Huangshan en la orienta ĉina provinco Anhui, esprimante atendojn, ke ili daŭrigos sian ekzemplan laboron.

En sia letero, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, laŭdis la longajn kaj sindonemajn klopodojn de Li kaj Hu por teni la monton pura kaj prizorgi la Gasto-bonvenigan Pinon.

Ĉinio premias baznivelajn heroojn kiel “Bonajn Samarianojn de Ĉinio” ekde 2008. Li kaj Hu eniris la liston de premiitoj en 2012 kaj 2021 respektive.

Dividu