Xi sendis gratulan mesaĝon al sudkorea prezidento Yoon Seok-youl

Lucia Publikigita: 2022-08-15 14:59:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al sudkorea prezidento Yoon Seok-youl pro la 74a datreveno de la starigo de la sudkorea registaro.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj eterne nemoveblaj kaj kunlaborantoj nedisigeblaj. Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. Dum 30 jaroj la dulandaj rilatoj progresis rimarkinde, kio portis al la dulandaj popoloj realajn bonojn. Xi diris, ke li alte zorgas la rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, kaj li volas fortigi strategian komunikadon kun prezidento Yoon por antaŭenpuŝi stabilan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj, feliĉigi la du landojn kaj la dulandajn popolojn, kaj fari kontribuon al la progreso de paco kaj evoluado en la regiono kaj la tuta mondo.

Dividu