Xi inspektis ĉinan nordorientan urbon Jinzhou

Lucia Publikigita: 2022-08-17 14:25:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde inspektis la urbon Jinzhou en la ĉina nordorienta provinco Liaoning.

Marde posttagmeze, Xi vizitis la Monumenton de la Kampanjo Liaoshen kaj arbarparkon en Jinzhou, retrorigardante la historion de la liberigo de nordorienta Ĉinio kaj la Kampanjon Liaoshen, unu el la ĉefaj kampanjoj dum la Milito de Liberigo antaŭ pli ol sep jardekoj.

Xi aŭskultis raporton pri la klopodoj de la provinco pri inundokontrolo kaj ekologia restarigo kaj konservado, kaj faris instrukciojn pri kiel plibonigi inundopreventan laboron kaj akrigi la kapaciton preventi naturajn katastrofojn.

Dividu