Xi: Komunista Partio de Ĉinio estas ĉiam kune kun popolo

Yu Publikigita: 2022-08-18 17:53:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por ke la popolo sentu, ke la KPĈ servas al la popolo tutkore kaj ĉiam estas kune kun la popolo.

Xi faris la rimarkojn merkrede dum inspekto en la urbo Shenyang de la ĉina nordorienta provinco Liaoning.

Xi vizitis komunumon en la distrikto Huanggu por informiĝi pri lokaj klopodoj en partia konstruado kaj publika servo. Li diris, ke la renovigo de malnovaj loĝkomunumoj estas grava laboro por plialtigi la kvaliton de la vivo de homoj. Li emfazis la bezonon ne nur plibonigi la vivmedion kaj bonstatigajn faciligojn, sed ankaŭ akceli komunumajn servojn.

Xi diris, ke konsidere pri la maljuniĝanta loĝantaro de Ĉinio kaj kreskanta vivdaŭro de maljunuloj, prizorgaj servoj de maljunuloj davas esti plu vastigitaj. Li emfazis disvolvadon de maljunulaj programoj kaj koncernaj industrioj, kaj plifortigon de la konstruado de rilataj instalaĵoj en lokoj kun bezonataj kondiĉoj.

Xi ankaŭ alvokis plifortigon de prizorgado kaj disvolvado de infanoj. Li diris, ke la registaro prenas rimedojn por malpezigi lernantojn en deviga edukado de troaj ŝarĝoj de hejmtasko kaj eksterlerneja instruado, dum komunumoj devas fari pli da eksterlernejaj agadoj por publika bonfarto por certigi la fizikan kaj mensan sanon de la infanoj.

Dividu