Xi sendis gratulon al Monda Konferenco pri Disvolvado de Profesia kaj Teknika Edukado

Yu Publikigita: 2022-08-19 20:14:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan leteron al la Monda Konferenco pri Disvolvado de Profesia kaj Teknika Edukado.

Xi diris en la letero, ke profesia edukado estas strikte ligita kun ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj havas gravan signifon por antaŭenigi dungadon kaj entreprenadon, akceli ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj plibonigi la bonfarton de la popolo. Li diris, ke Ĉinio aktive antaŭenpuŝas altkvalitan disvolviĝon de profesia edukado, kaj subtenas interŝanĝojn kaj kunlaboron en profesia edukado kun aliaj landoj.

Xi aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun aliaj landoj en la mondo por plifortigi reciprokan lernadon, komunan kontribuon kaj komunajn profitojn, kunigi manojn por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj kontribui por akcelado de la realigo de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado.

Kun la temo "Disvolvado de Profesia kaj Teknika Edukado en la Postpandemia Epoko -- Novaj Ŝanĝoj, Novaj Manieroj kaj Novaj Lertecoj", la konferenco, kungastigita de la ĉina Ministerio pri Edukado kaj la municipa registaro de Tianjin, inaŭguriĝis vendrede en la ĉina norda urbo Tianjin.

Dividu