Xi esprimis simpation al japana ĉefministro infektita de KOVIM-19

Qiujieming Publikigita: 2022-08-22 21:02:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon de simpatio al japana ĉefministro Fumio Kishida, kiu infektiĝis je la novkronvirusa malsano.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke informiĝinte, ke Kishida infektiĝis je la kronviruso, li volas esprimi sian sinceran simpation al la ĉefministro, kaj esperi al li rapidan resaniĝon.

Rimarkante, ke ĉi jaro markas la 50an datrevenon de la normaligo de ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj, Xi diris, ke li volas labori kun Kishida por antaŭenpuŝi la konstruon de ĉina-japanaj rilatoj konformantaj al la nova epoko.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ankaŭ sendis mesaĝon al Kishida por esprimi sian simpation en la sama tago.

Dividu