Xi Jinping kaj Yoon Seok-Youl sendis al si reciproke gratulmesaĝon por la 30-jariĝo de dulandaj rilatoj

Xiong Publikigita: 2022-08-24 20:54:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de aŭgusto la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la sudkorea prezidento Yoon Seok-Youl sendis al si reciproke gratulmesaĝon por celebri la 30an datrevenon de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas eternaj proksimaj najbaroj, kiuj rigardas unu al la alia trans la maro kaj havas inter si la longan historion de amika interkomunikiĝado. En tiuj ĉi 30 jaroj la du landoj, sub la komuna klopodo, disvolvis siajn rilatojn en ĉiuj flankoj kaj akiris riĉajn fruktojn, kio alportis favorojn al la du landoj kaj la du popoloj kaj faris gravajn kontribuojn por la paco kaj evoluo de la regiono kaj la mondo.

En sia gratula mesaĝo Yoon Seok-Youl esprimis varman gratulon por la 30-jariĝo de la ĉina-sudkoreaj diplomatiaj rilatoj. Li diris, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio situas proksime, kaj inter ili ambaŭ intime ligiĝas la historio kaj kulturo. Li esperis, ke la memorigaj aktivecoj por la 30-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj povos akceli dulandan interŝanĝon kaj profundigi la amikecon inter la dulandaj popoloj.

Kaj en la sama tago, la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la sudkorea ĉefministro Han Duck-Soo sendis al si riciproke gratulmesaĝon por celebri la 30an datrevenon de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Dividu