Xi sendis gratulan leteron al 5a Forumo pri Ĉina-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro

Qiujieming Publikigita: 2022-08-25 20:09:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron al la 5a Forumo pri Ĉina-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro.

Rimarkante, ke Ĉinio kaj afrikaj landoj estas komunumo kun la komuna estonteco, Xi diris, ke amaskomunikiloj de ambaŭ flankoj surŝultrigas gravajn respondecojn pri plifortigo de reciproka konfido kaj kunlaboro, konservado de la monda paco kaj antaŭenigo de tutmonda disvolviĝo.

Xi diris, ke kiam la Forumo estis fondita antaŭ dek jaroj, ĝi liveris gravan platformon por ĉinaj kaj afrikaj amaskomunikiloj kaj faciligo de dialogo kaj kunlaboro, kaj ludis aktivan rolon por antaŭenigi interŝanĝojn de civilizacioj kaj profundigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Afriko.

Xi esperis, ke amaskomunikiloj de ambaŭ flankoj plu subtenos la spiriton de amika ĉina-afrika kunlaboro, kaj klopodos por antaŭenigi inter-popolajn interŝanĝojn, protekti justecon kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon, kaj por pli bone rakonti rakontojn pri ĉina-afrika kunlaboro en la nova epoko, disvastigi komunajn valorojn de la tuta homaro kaj kontribui al konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Dividu