Xi kuraĝigis fremdlandajn fakulojn plu antaŭenpuŝi komunikadojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj

Qiujieming Publikigita: 2022-08-26 21:28:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kuraĝigis fremdlandajn fakulojn en la Fremdlingva Eldonejo plu kontribui al antaŭenpuŝo de interŝanĝoj kaj komunikadoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj en la mondo kaj al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por homaro.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĵaŭde faris la rimarkojn en letero respondanta tiujn fremdlandajn fakulojn okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la eldonejo.

Xi diris en sia letero, ke ĉiuj fakuloj venantaj el diversaj landoj kaj havantaj diversajn kulturajn fonojn amas Ĉinion kaj la ĉinan kulturon, kaj grave kontribuis al la laboro de Ĉinio pri tradukado kaj eldonado por eksterlandoj.

Xi diris, ke traduko estas grava laboro por antaŭenpuŝi la interŝanĝojn de la homaro. La tradukoj de budhismaj sutroj en la ĉina lingvo en ĉina historio, la traduko de libroj de okcidentaj literaturoj en la ĉina lingvo en moderna epoko, la traduko kaj disvastigo de klasikaj verkoj de marksismo, la disvastigo de libroj de ĉina klasika kulturo de la 17a kaj 18a jarcento en Eŭropo, ĉio ĉi tio antaŭenpuŝis la progresadon de la homaro. Hodiaŭ, la Komunista Partio de Ĉinio gvidanta la popolon sukcese kreis la vojon de moderniĝo kun ĉinaj trajtoj kaj la novan formon de homa civilizacio. La certa kaj viva tradukado povas konigi al la mondo Ĉinion en la nova epoko, kio havas gravan signifon por antaŭenpuŝi la interŝanĝojn de ĉina kaj eksterlandaj civilizacioj.

Xi diris, ke fakuloj kun longtempaj laborspertoj en Ĉinio, havas profundan komprenon pri la ĉina historio, kulturo, naciaj trajtoj kaj procezo de disvolviĝo. Li esperas, ke ili daŭre plene disvolvos siajn avantaĝojn, bone rakontos la ĉinajn rakontojn per la ĉina kaj fremda lingvoj kaj altkvalitaj tradukoj, helpos fremdlandajn legantojn kompreni Ĉinion, antaŭenpuŝos la interŝanĝojn de Ĉinio kaj diversaj landoj kaj kontribuos al la kontruado de la komunumo kun komuna estonteco por homaro.

Dividu