Xi kuraĝigis pli da britaj amikoj kontribui al duflankaj rilatoj

Ĝoja Publikigita: 2022-08-27 18:23:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe respondis leteron el familioj de postvivantoj de la "Lisbon Maru". En la letero li kuraĝigis la familiojn daŭre kaj aktive sin dediĉi al amikeco inter Ĉinio kaj Britio. Li esperis, ke pli kaj pli da britaj amikoj faros kontribuon al la dulandaj rilatoj.

Oktobre de 1942, "Lisbon Maru", kargoŝipo rekviziciita de japana armeo por transporti pli ol 1 800 britajn militkaptitojn el Honkongo al Japanio, estis bombe trafita de usona armeo ekster la Zhoushan-insuloj, ĉina Zhejiang-provinco. 843 militkaptitoj mortis kaj 384 estis savitaj de lokaj fiŝistoj. Kaj la britaj oficiroj, soldatoj kaj la brita registaro esprimis profundan dankon pro ilia helpo.

Ĉina prezidanto substrekis, ke la kuranta jaro markas la 50-an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj en la ambasadora nivelo inter Ĉinio kaj Britio, aldonante, ke en la pli ol duona jarcento, la dulandaj rilatoj kontinue marŝis antaŭen danke al diligenta laborado de sennombraj amikaj personoj de la du flankoj.

Dividu