Vilaĝo Huanglianpu: ŝanĝo de malfacilo al bonstato

Publikigita: 2020-07-12 19:20:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Huanglianpu situanta en la gubernio Runan, la ĉina provinco Henan, havas tre malbonan trafikan infrastrukturo pro la pluvema vetero. Kiam pluvis, la tervojoj estis tro kotaj por kamiono enrirantaj al la vilaĝo. Antaŭ kvar jaroj, la registaro komencis politikon pri mildigo de malriĉeco kaj konstruis asfaltitajn vojojn por anstataŭigi la malnovaj vojoj.

Li Erni, membro de la vilaĝo Huanglianpu, kiu starigis la malgranda vendejo antaŭ sep jaroj, diris, ke danke al la novaj vojoj, ŝia vendejo facile provizis sin per nova stoko de komercaĵoj, kaj ankaŭ la agrikulturaj produktoj de la vilaĝo estis facile venditaj al la ekstero.

Danke al la politiko pri mildigo de malriĉeco, pli da junuloj revenis al vilaĝo kaj starigis siajn entreprenojn. Tio helpis la disvolvadon de la vilaĝo. Li diris, ke ŝia vendejo okupis nur naŭ kvadratajn metrojn en la komenco, kaj nun estis grandigita ĝis cent kvadrataj metroj.


Dividu