Shanshan Leterkesto: Pri videoj de COVID-19, retanoj tiel diras

Publikigita: 2020-07-17 16:21:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Shan: Karaj amikoj, ekde hodiaŭ, mi de tempo al tempo resumas miajn faritajn videaĵojn kaj legas viajn mesaĵojn kaj komentojn, kaj respondas viajn demandojn.

Shan: Ekde marto, kiam la epidemio de la novkronvirusa malsano komenciĝis, mi ekfaris videaĵojn en Esperanto. La unua estas titolita Kiamaniere preventi novkronviruson hejmen. Mi dividis la ĝustan manieron surmeti maskon kaj lavi manojn.

Post publikigo de la video, mi ricevis komentojn kaj mesaĝojn de diverslandaj esperantistoj.

Komento el Antananarivo, ĉefurbo de Madagaskaro surprizigis min. En Madagaskaro ankaŭ troviĝas esperantistoj! S-ro Henriel Fidilalao estas la una madagaskarano, kiun mi konas. Li diris en la komento, “Dankegon pro la bela voĉo kaj utilaj konsiloj” Li diris ankaŭ, ke en lia lando ili fartas bone kaj feliĉe nenion apartan en video li bezonas. Li ankaŭ rekomendis sian podkaston en YouTube kaj Facebook al mi, kiu temas pri novaĵoj de lia lando en Esperanto. Antaŭe mia scio pri Madagaskaro nur venis de la karikatura filmo. Dank al Henriel Fidilalao, mi konas pli multon.

Plej partaj mesaĝoj venas el Brazilo.

Nia malnova amiko el Brazilo Alex Prado diris, “Mi tre ŝatis la informojn. Kaj multe pli ŝatis koni Shanshan, la voĉo kiun mi aŭskultas en la radio. Ĉiutage mi aŭskultas la radion

Stango Dia el Brazilo diris:Tre bona eksplikado, dankon! La politika, ekonomika kaj socia situacio en Brazilo fariĝas pli kaj pli kaosa, pri la esperanto movado ĝi estas evoluante!

Jorge Linck: Belaj kaj gravaj informoj. En Brazilo ekaperis personoj kun korona viruso, tiuj personoj revenis el pluraj landoj kaj alportas viruson. Estas malmultaj, ĉirkaŭ 35, sed jam komencis transdoni al aliaj. Hieraŭ, la 13-an de marto, en Rio de Ĵanejro kaj en mia urbo Três Rios (Tri Riveroj), fermiĝis lernejojn kaj universitatojn, ankaŭ teatroj aŭ iu ajn aferoj kiu povas amasigi plurajn personojn.

Shan: Do kara Jorge kiel estas la nuna situacio en Rio de Ĵanejro? Ĉu lernantoj kaj studentoj reiris al lernejoj kaj universitatoj? Nun en Pekino pro reapero de la epidemio, lernantoj revenis hejmen post unusemajna restado. Tamen vendejoj, restoracioj kaj gimnastikejoj jam malfermiĝis, kinejoj ankoraŭ ne.

Shan: En la videaĵo mi menciis, ke oni devas manĝi sanajn nutraĵojn, por plifortigi propran imunecon. Tio ja interesas Izabela Siwkiewicz. Ŝi diris, “Mi ne manĝas viandon, sed la manĝaĵoj en la videaĵo ŝajnas esti bongustaj.”

Do karaj amikoj, kiaj ĉinaj frandaĵoj povas veki vian atenton? Kian ĉinan pladon vi volas kuiri? Lasu mesaĝojn al mi!

Parolante pri frandaĵoj, mi certe mencias la videon 20 Tagojn hejme, 20 mendoj de manĝaĵoj. Mi dividis la “senrenkontan mendadon”, aperitan dum la epidemia periodo. Mi rakontis kial mi kaj miaj sammanĝemuloj ofte mendis manĝaĵojn, ĉar ni volas laŭeble helpi al restoracioj. Kvankam la restoracioj suferis grandan malfacilon, tamen ili ankoraŭ persiste laboras kaj tenas respondecon. Multe aperintaj frandaĵoj interesis multajn esperantistojn kaj mi ricevis varmajn komentojn.

Mark Wootton el Britio diris, “Ve, mi ĵus vespermanĝis, sed via filmeto remalsatigas min! La kvalito de viaj filmetoj ĉiam estas altaj. Gratulon al vi kaj via aminda denaskulo pro tio, ke vi restas sanaj kaj feliĉaj dum la longa hejmrestado. Bonfartu.”

Milton Hernández García el Meksiko diris, “Bonega filmeto Shanshan, ankaŭ bona informado por la tuta mondo! Mi salutas vin kaj vian belegan familion el Meksikurbo! Ankaŭ en Meksiko ni havas malbonan situacion pro la kronviruso. Nun en Meksiko estas cirkaŭ 400 malsananuloj pro la kronviruso!

Vicente Sales diris: Gratulon, Ŝanŝan, mi kutime kuiras hejme. Mi ŝatis vian videon kaj ŝatis ankaŭ tiun ideon, de nun mi faros tion kelkfojoj: mendi manĝaĵon de restoracio. Mi Ĉiam kuiras facilajn pladojn, do mi interesiĝas pri ĉinaj pladoj. Plej bone lerni per videaĵoj. Dankon.

Em El Esperanto el Kongo Kinŝaso diris, Bela video! Ĉe ni ĉio fermiĝis kaj ankaŭ popoloj ne havas kutimon mendi same kiel en Ĉinio. Jam la kronvirusa situacio infektis homojn en la ĉefurbo, kaj la lando ne havas la kapablon trakti tion. Jam 51 kazoj kaj 4 mortintoj. Tio timigas ĉiujn. Ni vidu la sekvon! Dankon pro la admirinda video!

Shan: Do, kara Em, kiel vi fartas nun? Varme bonvenigas vin lasi mesaĝon al mi.

Sara González Alvarez el Meksikio diris, “Ĉiuj en Ĉinio povas aĉeti tiel, ĉiuj havas vian saman ekonomikan nivelon?”

Shan: Kara Sara, dankon pro via komenton. Mendi manĝaĝoj en Ĉinio estas tre normala afero kaj preskaŭ ni ĉiuj mendas kiam ni bezonas. Troviĝas multaj malmultekostaj sed bongustaj menditaĵoj. Homoj kutime elektas menditaĵojn laŭ sia gusto, prefero kaj la konsuma nivelo. Se vi vizitos Ĉinio, mi certe regalos vin iom sperti.

Nadine Rivière diris: Saluton Shanshan el Francio ! Dankon pro tiu filmeto. Mia filineto Lina (7 jaraĝa), tre ŝatas ĝin (ŝi estas tre manĝema kaj ŝi kun granda intereso vidas ĉiujn tiujn fremdajn pladojn). Amike.

Shan: Por mi estas granda plezuro interesigi 7-jaran knabineton! Do Lina, kian ĉinan manĝaĵon vi plej volas? Kaj kian francan frandaĵon vi plej rekomendas por mi?

Gregory Porilo el Britio: Same en Londono sed iomete pli malfacila por ni ĉar multaj restoracioj fermiĝis. Li eĉ skribis ĉinajn vortojn al mi保重!

Ilia el Indonezio diris: Ankaŭ tia servo funkcias en mia urbo. Mi loĝas en la urbo Bekasi kie troviĝas ĉ 28Km de Ĝakarto. Oni povas mendi la manĝaĵojn per poŝtelefono. Vi kreis belan filmeton kun utilaj informoj. Dankon! Mi ŝatas spekti ĝin.

Shan: Karaj amikoj, koran dankon al vi pro via ŝato de miaj videaĵoj kaj dankon pro viaj mesaĝoj. Kvankam mi ne povas laŭtlegi ĉion en nia programero, tamen mi respondis ĉion en la Facebook.

Do mi pensas, ke vi certe volas scii kia estas la nuna situacio en Ĉinio kaj en Pekino. Nun nia vivo jam renormaliĝas kaj prenas preventon de la novkronvirusa malsano kiel kutimon. Vi devas mezuri vian temperaturon enirante en publikejo. Poste skani QR-kodon por registri viajn informojn. Ni konservas la kutimon zorgeme lavi manojn kaj ni ankaŭ surmetas maskojn kiam ni eksteren iras. Kia estas la nuna situacio en via lando? Ĉu la vivo jam renormaliĝas? Kia videaĵon vi volas vidi en la estonteco? Lasu al mi mesaĝojn.

Dividu