Issam Makhoul: KPĈ certe realigos sian streban celon

Ĝoja Publikigita: 2020-07-21 04:37:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Issam Makhoul

Issam Makhoul

Lastatempe membro de la politika buroo de la Komunista Partio de Israelo (KPI), eksa ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPI kaj eksa parlamentano Issam Makhoul esprimis gratulon al la 99-a datreveno de la fondo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj samtempe konvinkiĝis, ke Ĉinio certe realigos sian celon elimini la paŭperismon de la lando en la kuranta jaro.
En 2006 kaj en 2018 membro de la politika buroo de la Komunista Partio de Israelo (KPI) kaj eksa ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPI Issam Makhoul dufoje vizitis Ĉinion kaj atestis grandan ŝanĝiĝon en Ĉinio. Li diris, ke la streba celo de Ĉinio en 2020 estas ĉiuflanka finkonstruo de bonstata socio kaj en 2035 finkonstruo de socialisma moderna potenco. Li konvinkiĝas, ke sub la gvidado de KPĈ la ĉina popolo certe realigos ĉi tiujn grandajn celojn.
“Mi sentas, ke ĉinoj pli feliĉe vivas. Kvankam mi ne konversaciis kun ili, tamen mi vidas, ke iliaj vizaĝoj estas plenaj je memfido, kio estas tre grava por mi. Kiam mi revenis al Israelo mi skribis mian senton kaj sciigis aliajn homojn pri la grandaj ŝanĝiĝoj en Ĉinio. Tial mi plenas je fido pri tio, ke Ĉinio certe povos realigi siajn celojn, kiuj ne estas sonĝo. Se ni komparus vidaĵojn miajn en 2006 kaj en 2018, ni povas trovi, ke ĉinoj marŝas al la celoj, jes estas malfacile kaj eblas alfronti multajn enlandajn kaj eksterajn malfacilojn, tamen sub la gvidado de KPĈ certe estos sukcesa la konstruo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.”
Laŭ Issam Makhoul, la historio atestas, ke la ĉina popolo elektis KPĈ kaj KPĈ ĉiam celas bonaĵojn de la popolo kaj por tio ellaboris diversajn celojn. Li konvinkiĝas, ke kion KPĈ diras tion ĝi faros. Sed estas male, ke iuj okcidentaj landoj ĉiam faras reklamon por libereco kaj demokratio, tamen ordinaraj popolanoj fakte ne havas liberecon kaj oni manifestaciis strate kun la slogano “Ni ne povas spiri”, ĉi tiuj landoj devas sin demandi.
“Mi konvinkiĝas, ke KPĈ ludos plu gvidan rolon, ĉar tio jam estas atestita bezono de la popolo, ne subjektiva decido sed objektiva bezono de la popolo. La socialismo estas ĝuste prospero, egaleco kaj justeco, havas puran medion kaj protektas rajtojn de la popolo.”

Dividu