Baoshan, nova hejmloko de kafgrajnoj

Pluveta Publikigita: 2020-07-22 12:06:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En suda parto de ĉina provinco Yunnan, produktiĝis altkvalitaj arabiaj kafgrajnoj, tamen tiaj estas ne tiel famaj en la mondo.

En junio, post florada tempo, kreskas la fruktoj de kafarboj. Vigle kreskas la kafarbaro en Xinzhai-vilaĝo de la urbo Baoshan, Yunnan-provinco. Post 60-jara plantado ĉi loko estas unu el la gravaj produktlokoj de arabiaj kafgrajnoj.

Wang Jiawei, sekretario de vilaĝa komitato de KPĈ en Lujiang-urbeto, Baoshan-urbo, diris, ke la aspekto de la arabia kafgrajno de la vilaĝo similas al perlo, bela kaj klara.

Xinzhai-vilaĝo situas je altitudo de 980 metroj. La temperaturo kaj pluvokvanto estas taŭgaj por kresko de altkvalitaj arabiaj kafgrajnoj. En internacia kafgustuma konferenco okazinta en Londono en 1958 la arabiaj kafgrajnoj de Baoshan estis prijuĝita kiel la unua klasa.

La arabiaj kafgrajnoj de Baoshan estas intense gustaj, milde acidaj kaj modere amaraj. La historio de kafplantado kaj kaftrinkado en Ĉinio ne estas longa, tamen laŭ la stato de la unuageneracia kafarbaro plantita en Xinzhai-vilaĝo kafo alportis profundan influon al la lokanoj. Nun la tero plantita per kafarboj atingis pli ol 900 hektaroj, kiu okupas 95% de la tutvilaĝa plugkampo. La lokanoj ŝanĝis la hobion trinki teon anstataŭ trinki kafon. Ĉi tie ankaŭ troviĝas kafejoj. Lertaj kafistoj en kafejoj ankaŭ estas kafarbo-plantantoj en la kampo.

La kafarbo-plantantoj senĉese altigis la kvaliton de la kafgrajnoj por bone vendi ilin. Multaj junuloj estas eminentaj kafarbo-plantantoj. La kafo-kulturo estas kolorigita de tiuj kafarbo-plantantoj. La vilaĝo Xinzhai fariĝis turisma celloko de pli multaj kafamantoj.

Tio estas rakonto de la arabiaj kafgrajnoj de Baoshan.

Dividu