Industriiĝo de lici-bero en gubernio Zhongning

Pluveta Publikigita: 2020-07-29 14:49:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhongning-gubernio en Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono estas fonto de lici-bero, tamen malmultaj homoj konis ĝin antaŭ kelkaj jaroj.

Zhang Xu naskiĝis en Zhongning. Ekde sia infaneco Zhang sekvis sian patron por fari komercon de lici-bero en diversaj lokoj de Ĉinio. Tamen por akceli la industriiĝon de la bero en la licio-hejmloko, li revenis al Zhongning.

Zhang Xu, vicrespondeculo de liciber-kompanio Xizan, diris, ke tiu ĉi grundo neniam estas poluciita en la pasintaj jarcentoj. La medio kaj la akvofonto ĉirkaŭ la grundo estas pura. Tio estas bazo por planti altkvalitajn liciojn.

Antaŭ 7 jaroj la familianoj kaj amikoj de Zhang Xu iam dubis, ĉu licioj povas kreski sur tiu ĉi grundo? Ili diris, ke licio estas tradicia ekonomia plantaĵo kaj devas esti plantita sur ebena tero kun riĉa akvo. Tamen ĉi tiu grundo estas montaspekta kaj malfekunda.

Antaŭ la dubo Zhang Xu ne forlasis la sonĝon. Li kondukis la akvon el Flava Rivero al la grundo kaj pli kaj pli grandigis la areon de la grundo de 2 000 muoj ĝis 13 000 muoj. Nun jam naskiĝis moderna kompanio kun ampleksa industria ĉeno sur la iama malfekunda tero. La kompanio estas nomkarto de lici-bero en Zhongning.

En 2017 la kompanio jam akiris aŭtentikigojn pri organika manĝaĵo de Usono, EU kaj Japanio. La lici-bero de nia kompanio eniris en la internacian merkaton.

Nun en la gubernio Zhongning pli kaj pli multaj homoj aliĝis al la industriiĝo de lici-bero. Tie jam estas 52 entreprenoj pri lici-bero. La lici-bero en Zhongning estas fama ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en internacia merkato.

Nun jam maturiĝas la nova speco de lici-bero, kiu estas nova revo de Zhang Xu.

Dividu