Rusaj specialistoj klare vidis veran intencon de Usono pri atako al Ĉinio

Pluveta Publikigita: 2020-08-06 14:07:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la klasika filmo Baptopatro estas tia sceno, ke la ĵus vekiĝinta riĉulo Jack Woltz estis timigita de iu sangoplena ĉevalokapo sur sia lito. Rusa komentanto Ivan Danilov faris analogion per la sceno al la politika timigo fare de Trump al TikTok.

En la artikolo Ivan Danilov diris, ke fakte laŭ la atakoj de Usono al ĉinaj entreprenoj en la pasintaj jaroj TikTok estos malpermesita, ĉar ĝi estas ĉina entrepreno. Retrorigardante la agojn de usonaj aplikaĵoj en Rusio oni povas profunde kompreni la duoblajn normojn de Usono. Tiuj usonaj aplikaĵoj enirintaj en Rusion antaŭ dek jaroj havis evidentan koncepton pri valoro, propagandis politikan enhavon, koruptis, eĉ detruis la socion de Rusio.

La artikolo diris, ke rusaj kaj ĉinaj entreprenoj en fremdaj landoj devas scii kaj konservi singardemon pri ne nur la premaj rimedoj de Vaŝingtono, sed ankaŭ la komercaj agoj kun politika timigo.

Lastatempe ankaŭ iuj usonaj politikistoj proponis, ke Usono kaj Rusio kune oponu Ĉinio. Dmitry Suslov, vicdirektoro de Esplora Centro pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj sub la Nacia Universitato de Ekonomiko, diris intervjuate, ke Rusio ne akceptos la usonan proponon kaj ne ĵetos defion al Ĉinio.

Suslov diris, ke Rusio ne traktas Ĉinion kiel minacon. Rusio opinias, ke Ĉinio estas valorplena kunlabora partnero post la Suveta Periodo. La fortiĝo de Ĉinio ne estas minaco al Rusio.

La propono de Usono pri alianciĝo kun Rusio estas limigita de la landinterna politiko de Usono. En Usono estas forta komuna opinio pri opono kontraŭ Rusio, tial la intimiĝo inter la usona registaro kaj Rusio estos oponata de la kongreso.

Suslov diris, ke Rusio devas klare vidi la veran intencon de Usono pri alianciĝo kun Rusio kaj refuzi ĵeti defion al Ĉinio kune kun Usono.

Dividu