Pandido naskiĝis en nederlanda zoo kaj nomiĝas Fan Xing

xiong linping Publikigita: 2020-08-24 09:40:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ido de granda pando naskiĝis en la Nederlanda Zoo Ouwehands, kaj oni nomas ĝin Fan Xing.

La pandido naskiĝis en la unua de majo 2020. Estis pli ol 22 000 voĉdoniloj en la tuta mondo, fine la nomo Fan Xing gajnis plej multajn. Opcioj ankoraŭ estis He Kang, He Shun, Dan Qing kaj Xing He. “Fan estas la mallongigo de Fan Gao, nome Van Gogh,” diris la Zoo Ouwehands en sia deklaro.

“Van Gogh estas unu el la plej konataj nederlandaj artistoj en Ĉinio, kaj sekve la vorto Fan povas esti konsiderata kiel ligo kun Nederlando. Xing devenis de la nomo Xing Ya, la patro de la bebo. Xing signifas stelon en la ĉina lingvo, kiu simbolas esperon kaj ĝustan direkton.”

“La naskiĝo de la pandido Fan Xing signas la amikecon inter Ĉinio kaj Nederlando. Ĝi fariĝas nova ‘ambasadoro’ por ambaŭ popoloj,” diris Chen Ribiao, konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Nederlando.

La gepatroj de la bebo, patro Xing Ya kaj patrino Wu Wen, atingis la zoon Ouwehands en la 12a de aprilo 2017. Laŭ la interkonsento kun Ĉinio, la novenaskito Fan Xing povas resti en Nederlando por kvar jaroj, kaj post tio ĝi revenos al Ĉinio.

Dividu