Mi estas kuracisto kaj naskiĝis por kuracado

Ĝoja Publikigita: 2020-08-25 08:44:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19-a de aŭgusto estas la tria "Ĉina Tago por Kuracistoj" kaj la kurantjara temo estas "plivastigi spiriton kontraŭ la epidemio kaj beni kaj protekti sanon de la popolo". Alfrontante la neatenditan kronvirusan epidemion nombro da kuracistoj rapidis al la fronto kaj per reala agado praktikis la noblan spiriton "respekti kaj beni vivon, savi kaj kuraci malsanulojn kaj vunditojn, volonte oferi proprajn interesojn kaj havi grandan senliman amon".

Kuracistoj en la hospitalo Xiaotangshan

Kuracistoj en la hospitalo Xiaotangshan

Komence de eksplodo de la epidemio ne nur ordinaruloj sed ankaŭ kuracistoj kaj flegistoj ne konis la viruson kaj unuafoje alfrontis ĝin. Liu Zhuang, vicdirektora kuracisto pri medicino pri krizaj malsanoj de Pekina Amikeca Hospitalo sub Ĉefurba Medicina Universitato (PAH) kaj estro de teamo de PAH por helpi provincon Hubei, sciigis raportiston, ke tiam same kiel aliaj, ili ne sciis, de kie originis la viruso, nek certis, kiom longe daŭros la epidemio. Tamen ili senhezite haste iris al la fronto. Li diris:

"Mi pensas, ke kiel kuracisto aparte pri krizaj malsanoj mi havas la respondecon kaj mision ludi mian rolon de fako en la 'batalejo' de Wuhan kaj savi pli da krizaj malsanuloj.”

Krom kuracistoj kaj flegistoj, kiuj venis al Hubei-provinco kaj Wuhan-urbo, ankaŭ kuracistoj el pekinaj 22 hospitaloj de fakoj pri spiro, infekto, krizaj malsanoj, urĝaj malsanoj, pediatrio, ĉina tradicia medicino, ekzameno, radiologio kaj medikamento venis al hospitalo Xiaotangshan, luktis en pli ol 2 monatoj kaj plensukcese finis periodan taskon de pekina batalo kontraŭ la epidemio.

Jiang Chunyan, estro de kuraca teamo el PAH en la hospitalo Xiaotangshan, diris, ke kiam ekfunkciis la hospitalo ĉiutage eniris nombro da ekzamenatoj, cetere pro karakterizaĵoj de internaciaj flugoj la plejparto de la ekzamenatoj atingis la hospitalon nokte. Tamen ĉiu kuracisto laboris kun la plej plena energio.

"Mi memoras, ke iufoje profunde nokte, ĉirkaŭ je la 1a ĝis 2a horo mi, Ma Yingmin kaj aliaj kuracistoj faris inspektan rondiron kaj kolektivan diagnozon. Ni vidis, ke ĉiuj kuracistoj kaj flegistoj plenas je energio. Tiam mi sentis, ke ni certe venkos la kronvirusan epidemion pro la decidemo de komuna klopodado."

Kun granda bonkoro kaj amo kuracistoj kaj flegistoj sin dediĉis al la batalo kontraŭ la epidemio, kio estas respektita kaj konfirmita de la tuta socio. Oni pli profunde konas grandecon de la profesio kuracisto. Lv Zhi, vicdirektora kuracisto de centro de BAH pri klinika ekzameno kaj testanto de laboratorio pri testo de kronvirusa nukleata acido, havas profundan senton. Li diris:

"Kiam mi komencis laboron, tiam mi ne volis mencii mian laboron. Ĉar oni ofte demandis: 'Ĉu vi faras simple kemian ekzamenon de sango, urino kaj fekaĵo?' Kiam mia infano ekvizitis lernejon, tiam mi ne volis sciigi instruistojn kaj gepatrojn de aliaj kunlernantoj pri mia profesio. De la lastaj jaroj, precipe post kiam la ŝtato difinis ĉiujaran 19-an de aŭguston 'Ĉina Tago por Kuracistoj' en novembro de 2017, mi vere sentas zorgon kaj respekton el la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilantaro kaj la tuta asocio al kuracistoj kaj flegistoj. En tiu ĉi batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio mi pli multe sentis altan apogon kaj konfirmon el la ŝtato kaj varmon el la socio. Kiam mi publikigis fotojn pri batalo kontraŭ la epidemio en amika rondo de wechat, ĉina populara apo, tiam mi ricevis laŭdon, kuraĝigon kaj subtenon de instruistoj, gepatroj de kunlernantoj de mia infano, amikoj, familianoj, parencoj kaj kolegoj, mi sentas kontenton kaj plezuron."

Ekfunkciis laboratorio por testo de kronvirusa nukleata acido en Pekina Amikeca Hospitalo.

Ekfunkciis laboratorio por testo de kronvirusa nukleata acido en Pekina Amikeca Hospitalo.

Laŭdo kaj konfirmo el la partio, la ŝtato kaj diversaj sociaj rondoj donis senliman forton al kuracistoj kaj flegistoj, kiuj batalis ĉe la fronto. Liu Zhuang, estro de teamo de PAH por helpi provincon Hubei, sciigis raportiston, ke estas multaj neforgeseblaj momentoj dum la 65-taga restado en Wuhan: ekzemple, 91-jaraĝa avo salutis ilin kiam li elhospitaliĝis; ŝoforo el Tibeto sendis al ili manĝaĵojn post kontinua veturado en 6 tagoj kaj 6 noktoj kiam mankis varoj en Wuhan. Kaj per interreta video paroladoj de ĝenerala sekretario Xi Jinping donis al ili grandan forton.

"Komence de la parolado Xi diris: 'vi estas herooj de la nacio kaj la popolo. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro estas via forta apogo', kio profunde impresis min. El tio ni estas grande kuraĝigitaj kaj ĝuste de tiu momento ni ĉiuj ne plu havas heziton kaj tutkorpe kaj tutanime ĵetis nin al la batalo en Wuhan."

Dividu