Revo de zimbabva bazarulo pri nuksoj

Ĝoja Publikigita: 2020-09-01 10:49:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pro malbona ekonomia situacio en la afrika suda lando Zimbabvo multaj junuloj sin vivtenas per vendado ĉe strato. Sed bazaruloj ankaŭ havas proprajn revojn. Nun mi prezentas al vi ĉi tiun bazarulon, kiu vendas nuksojn.

Tedius Sawada aĝas 21 jarojn kaj servas kiel bazarulo pri nuksoj pli ol 3 jaroj. En 2016 li finis lernadon en alta lernejo, sed pro malbonaj kondiĉoj de sia hejmo li ne povis daŭrigi sian lernadon kaj ekvivtenis sin kiel bazarulo. Komence li vendis fruktojn ĉe kruciĝo en labortagoj kaj en bazaro en semajnfino, ĉar en semajnfino estas pli multaj vizitantoj en la bazaro kaj negoco estis pli bona.

"Matene je la 5-a horo mi ellitiĝis kaj poste aĉetis barojn en bazaro de agrikulturaj produktoj, je la 8-a horo mi komencis vendadon ĉe kruciĝo kaj finis vendon je la 17-a horo."

Ĉiutage Sawada laboris 12 horojn kaj ĉiusemajne 6 tagojn. Komence lia enspezo ne estis stabila, en la plej malbona stato li gajnis nur 2 usonajn dolarojn unutage ĉe la kruciĝo. Poste li trovis, ke estas amaso da vendistoj pri fruktoj en la ĉefurbo Hararo, sed preskaŭ neniu vendisto pri nuksoj.Kompare kun aĉetantoj de fruktoj, aĉetantoj de nuksoj havas pli fortan konsumkapablon. Tial en 2018 li komencis la komercon de nuksoj.

"Preskaŭ ĉe ĉiu kruciĝo estas multaj bazaruloj pri fruktoj, tamen tre malmultaj pri nuksoj. Tial mi komencis vendi nuksojn. Cetere, prezaro de nuksoj estas pli alta, do aĉetantoj de nuksoj havas pli altan konsumkapablon. Mi ekfaris negocon aparte al tiuj aĉetantoj."

Sawada diris, ke post vendado de nuksoj lia enspezo pliiĝis kaj monata enspezo atingis ĉirkaŭ 15 000 usonajn dolarojn. Li ŝparis kelkan monon, uzis ŝparitan monon por ĉiutagaj elspezoj, partoprenis ekzamenon pri aŭtomobilkonduka licenco kaj lastjare aĉetis brokantan aŭton per 3 500 usonaj dolaroj. Laŭ li tio utilas al pligrandigo de la skalo de la komerco.

"Mi faris tion por pluapaŝe plivastigi negocan skalon. Pro la brokanta aŭto mi pli oportune provizas min per varoj, ankaŭ donas servon ĝustatempe doni nuksojn al la hejmoj de konsumantoj, kaj tio donas bonan impreson al konsumantoj, kiuj poste fariĝos miaj konstantaj aĉetantoj. Nun pro la epidemio multaj klientoj telefonas al mi kaj mi sendas nuksojn al iliaj hejmoj."

Nun Sawada havas fiksan butikon titolan "Sinjoro Nukso" en iu komercejo. Li ankaŭ provizas nuksojn al kelkaj restoracioj kaj kafejoj. Lia komerco estas pli kaj pli bona.

Sawada havas pli grandan komercan revon. Li planas ŝpari monon en estontaj kelkaj jaroj kaj poste konstrui malgrandan komercejon en distrikton leviĝantan en la nordokcidenta parto de Hararo.

"Mi planas konstrui malgrandan komercejon kaj en la unua paŝo konstrui 15 budojn, mi luigos plejpartajn budojn kaj uzos nur unu aŭ du por vendi ĉiutagajn necesaĵojn kiel vestojn, ŝuojn kaj ĉapelojn. Mi esperas realigi la celon en 3 jaroj."

La planata komercejo de Sawada areos je preskaŭ 3 mil kvadrataj metroj kaj necesas por ĝi investo de 60 mil usonaj dolaroj. Li kiel eble ŝparas monon por realigi la revon de "komerca imperio".

"Mi ne lernis en Universito, sed mi volas sukecson kaj ankaŭ kredas, ke mi sukcesos."

Dividu