​Pluraj manieroj por emeriteco feliĉigas maljunulojn en Gansu

Ĝoja Publikigita: 2020-09-22 16:23:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la urbo Jinchang de la provinco Gansu troviĝas 79,6 mil maljunuloj, kiuj aĝas pli ol 60 jarojn, kaj la nombro okupas 17,37% de la totala loĝantaro. Tial riveliĝas la problemo de emeriteco. Lastajn jarojn la urbo Jinchang senĉese esploris novajn metodojn por perfektigi servan sistemon al maljunuloj, kaj pro tio kontinue fortiĝas sento de gajno, feliĉo kaj sekuro de maljunuloj.

Centro de servado al maljunuloj en distrikto Jinchuan de la urbo Jinchang

Centro de servado al maljunuloj en distrikto Jinchuan de la urbo Jinchang

Metene je la 9-a horo sonas telefono en centro de servado al maljunuloj en distrikto Jinchuan de la urbo Jinchang, kaj iu maljunulo, loĝanta proksimume, telefonis por mendi mastruman servadon. Ricevinte la mendon laboranto tuj aranĝis servon al la maljunulo.

Laborantoj de la centro ĉiutage ricevas centojn da tiaj telefonoj. Cui, laboranto de la centro, diris, ke la centro donas diversajn servojn al maljunuloj per administrado interreta kaj enhejma servado.

"En nia centro laboras 8 homoj, ankaŭ ekzistas aliĝintaj komercistoj kaj servistoj, sume preskaŭ 200 homoj. Ni donas mastruman servon, masaĝon kaj fizioterapion. Maljunuloj telefone mendas servon, per sistemo ni sendas la mendilon al aliĝintaj komercistoj kaj ili resendas la mendilojn al siaj servistoj.”

Centro por doni nutraĵojn al maljunuloj

Centro por doni nutraĵojn al maljunuloj

Najbare de la centro de servado al maljunuloj estas centro por doni nutraĵojn, trinkaĵojn kaj sanigan servon al maljunuloj. 62-jaraĝa Xu ĵus manĝis matenmanĝon ĉi tie. Li diris, ke lia edzino nun zorgas pri nepo en alia urbo, tial li manĝas ĉi tie ĉiutage.

"Estas bonaj ekipaĵoj, servado kaj higienaj kondiĉoj ĉi tie, ankaŭ abundas manĝaĵoj malgrasaj, kiuj estas tre taŭgaj por maljunuloj. Ankaŭ la prezaro estas malmulta, kompleto da nutraĵoj kostas nur 6 juanojn, en alia loko bovlo da nudeloj kostas 8 juanojn."

Maljunuloj sin ekzercas en centro por maljunuloj.

Maljunuloj sin ekzercas en centro por maljunuloj.

Ĉiumatene s-rino Wei ludas tablan pilkon kun partneroj en la centro.
Raportisto: Kiam vi viciĝas matene?
Wei: Je la 8-a horo kaj 20 minutoj.
Raportisto:Ĉu vi ĉiutage venas?
Wei: Jes, ĉar la sporto plaĉas al mi.
Raportisto:Kiom da tempo daŭras via ludado?
Wei: Ni ludas ĝin ĝis la deka horo. Vere bone! La medio estas bona, ankaŭ servo de laborantoj estas bona.
Lu Ping, estro de oficejo de la strato Xinhualu, diris, ke la centro finkonstruiĝis antaŭ nur unu kaj duona jaro, tamen jam fariĝis “la plej ŝatata” de maljunuloj.."Nun pli kaj pli da loĝantoj eniris en la centron kaj partoprenis nian aktivadon. Ni esperas per diversaj aktivadoj fortigi senton de loĝantoj pri gajno kaj feliĉo."

Maljunuloj lernas ĉinan kaligrafion en centro por maljunuloj.

Maljunuloj lernas ĉinan kaligrafion en centro por maljunuloj.


Dividu