Ŝanĝiĝo de urbo Suqian

Ĝoja Publikigita: 2020-10-20 15:55:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Dazhong de urbo Suqian de la provinco Jiangsu

La vilaĝo Dazhong de urbo Suqian de la provinco Jiangsu

Aŭtune enirinte vilaĝon Dazhong de urbo Suqian de la provinco Jiangsu, videblas ŝtonplataj vojoj, nigraj tegoloj kaj blankaj muroj, kaj verdiĝas legomĝardenoj antaŭ pordoj de multaj domoj. Estas okupitaj fabrikoj, iras kaj reiras loĝistikaj aŭtoj, jen bela vilaĝbildo en okuloj.

La urbo Suqian estis fama pro la industrio de rekupero de eluzitaĵoj. Riĉiĝis urbanoj, fortiĝis la urbo, tamen pli kaj pli malboniĝis la ekologia medio.

Komence de 2016 la vilaĝo Dazhong aktive agis laŭ alvoko de la urbo pri sinteza jungado pri rekupero kaj prilaboro de eluzitaĵoj, praktikis la novan koncepton pri disvolvo "pura akvo kaj verda monto estas la ĝusta monto ora kaj arĝenta", per interreta ekonomio ekmarŝis sur la vojo de transformiĝo, eskalado kaj verda disvolvo. La vilaĝo refoje famiĝis, sed ĉifoje ĝi estas fama pro "provincnivela bela vilaĝo" kaj "vilago de interreta negoco." En 2019 en la vilaĝo estis 42 loĝistikaj servejoj, 540 elektronaj komeraj entreprenoj kaj la vendkvanto interreta superis miliardon da juanoj.

69-jaraĝa Qiu Yongxin la unua sin liberigis el malriĉeco per prilaboro de eluzitaj plastoj, ankaŭ la unua riĉiĝis per interreta negoco pri meblo. "Komence celante efektivigi saton kaj varmon mi laboris pri prilaboro de eluzitaj plastoj, poŝo pleniĝis tamen ekologio estis detruita."

Nun preskaŭ 80% da vilaĝanoj kiel Qiu laboras pri interreta negoco.

En 2019 en la vilaĝo situas estis 42 loĝistikaj punktojservejoj, 540 elektronaj komercistoaj entreprenoj.

En 2019 en la vilaĝo situas estis 42 loĝistikaj punktojservejoj, 540 elektronaj komercistoaj entreprenoj.

La verda transformiĝo donis pli da ŝancoj al vilaĝanoj. Iam malriĉulo Yang Xiuping estas handikapulo pro malsano, kaj li ankaŭ devas pagi lernokoston por du infanoj, tial embarasiĝis pro nesufiĉeco de mono. Fine de 2017 kadruloj trovis, ke la merkato de kartono uzata por pakaĵoj estas vasta, do li proponis kaj helpis al Yang fari fabrikon pri kartono. Yang diris: "Nun mi stabile provizas kartonon al kelkdek elektronaj komercaj entoj, kaj la monata kvanto estas ĉirkaŭ pli ol dek tunoj kaj ĉiutune mi povas gajni 500 ĝis 600 juanojn." Sin liberiginte el malriĉeco Yang ankaŭ gvidis aliajn malriĉulojn de la vilaĝo por laboro. En la lasta jaro la vilaĝa kolektiva enspezo atingis 2,6 milionojn da juanoj, pokapa enspezo estas 19,6 mil juanoj. Ĝis nun 100% da vilaĝanoj sin liberigis el malriĉeco.

Riĉiĝis vilaĝanoj, ankaŭ reaperas la blua ĉielo. Tial spirite vilaĝanoj estas pli kaj pli aktivaj kaj pozitivaj, ankaŭ vivmaniero estas pli kaj pli moderna. Sur scenejo de la vilaĝo iuj sin ekzercas en dancaj programeroj. "Ni kantas nian belan vivon, ankaŭ dancas." Dong Yanqun tion esprimis.

Dividu