Raz Galor montras al la mondo modernan Ĉinion plenan de viveco

Ĝoja Publikigita: 2020-10-26 22:33:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ĉi tie estas preskaŭ 150 mil maskoj, ankaŭ multaj kuracaj gantoj kaj kuracaj operaciaj kostumoj. Ĉiujn ni poŝtsendos al niaj ĉinaj amikoj."

La parolanto nomiĝas Raz Galor, kiu venas el Israelo kaj vivas en Ĉinion 13 jarojn. Komence de la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Galor, liajparencoj kaj amikoj kolektis en Israelo varojn por kontraŭbatali la epidemion kaj poŝte sendis ilin al la ĉina urbo Wuhan. Galor filmis tiun procezon kaj publikigis la filmeton sur interreto. Rapide tiu ĉi videaĵo longa je malpli ol 10 minutoj estis viditaj de 45 milionoj da fojoj, kaj la nombro de komentoj el retanoj superis 120 mil.

Galor faris stratan intervjuon strate.

Galor faris stratan intervjuon strate.

Kvankam Galor aĝas nur 20 jarojn, tamen li jam famiĝis en Ĉinio. Estas same fama lia kreita media establaĵo titolita asocio por esploro de fremdaj landanoj. De la mezlerneja periodo Galor sinsekve lernis en Honkongo kaj Pekino. Fininte lernadon en Pekina Universitato, li fondis la kompanion pri tio, ke fremdlandanoj esploras Ĉinion, kaj aparte faris mallongajn videaĵojn pri ili, celante montri al alilandanoj la varian Ĉinion en iliaj okuloj kaj samtempe prezenti la veran Ĉinion sur la internacian scenejon.

Galor uzis vortojn “la monde plej rapida” esprimi disvolvon de mallongaj videaĵoj en Ĉinio, kaj la vigla bezono de ĉinoj pri mallongaj videaĵoj estas la grava kialo de lia elekto.

"Viglas novaj interretaj iloj kaj aperis amaso da platformoj de mallongaj videaĵoj, kio ĝisfunde ŝanĝis amuzan kutimon aŭ uzmanieron, aŭ la kutimon koni aliajn kulturojn de ĉinoj. Do ni kaptis tiun bonan epokon. Komence niaj videaĵoj daŭris preskaŭ 5 minutojn, sed nun daŭro mallongiĝis je 30 sekundoj. Ĉiam ĉinoj tre rapide uzas la interreton kaj kapablas adaptiĝi al novaj tendencoj."

Decembre de 2016 post la fondiĝo de la kompanio Galor tuj publikigis la unuan videaĵon titolitan "Post kiam fremdaj landanoj provis ĉinan kutimon de ruĝpapera koverto, kiu entenas monon kiel donacon".

En tiu ĉi videaĵo Galor tenis alte mikrofonon starante en strato kaj faris intervjuojn al multaj alilandanoj en Ĉinio. Iuj plendis, ke ili sukcese kaptis nur unu fenon, tamen iu fraŭlino diris, ke por la ruĝpaperaj kovertoj ŝi aliĝis al pli ol 100 grupetoj de wechat kaj akiris pli ol 8 mil juanojn. Aŭdinte tion Galor montris evian mienon.

Neatendite estas bonvenigata kaj ŝatata tiu ĉi videaĵo, kiu longas je malpli ol 3 minutoj. La klakaj nombroj atingis 15 milionojn en interreto kaj altiris intereson de dekmil novaj ŝatantoj.

Post la unua sukcesa provo Galor kaj liaj kolegoj publikigis serion da videaĵoj kiel Post kiam fremdanoj trovis laboron en Ĉinio, Post kiam fremdanoj vojaĝis tra Ĉinio.

Ĝis nun la kompanio de Galor havas pli ol 20 milionojn da ŝatantojn kaj elsendaj fotoj de videaĵoj iliaj atingis 15 miliardojn da fojoj.

"En Ĉinio niaj celaj spektantoj ĉefe aĝas de 15 ĝis 25 jarojn, kiuj okupas 60%, poste la spektantoj de la aĝoj de 25 ĝis 35 jaroj okupas 20%, ankaŭ estas spektantoj aĝaj pli ol 35 jarojn, ili preferas profundajn enhavojn, ekzemple niajn plilongajn rekordajn videaĵojn."

Galor vizitis vilaĝon Gaibao de provinco Guizhou.

Galor vizitis vilaĝon Gaibao de provinco Guizhou.

Pro plifortiĝo de la influo, la kompanio havas pli kaj pli da laborantojn. Ili venas de malsamaj landoj, sed havas fortajn kapablojn esprimi la ĉinan lingvon kaj profundan komprenon pri la ĉina kulturo, cetere ili havas proprajn avantaĝojn.

Por pli bone montri ĉinan kulturon kaj vivon, Galor kaj liaj kolegoj faras videaĵojn kun pli kaj pli profunda enhavo kaj senĉese publikigas videaĵojn de sperto kaj intervjuo.

Por ĝuste konigi la elradikigon de popolamasoj en malriĉaj lokoj el malriĉeco Galor kaj liaj kolegoj venis al la ĉinaj kamparaj lokoj en Guizhou kaj Sichuan kaj faris intervjuojn. Tiu ĉi kontakto kun ĉinaj malriĉuloj donis profundan impreson al Galor.

 Galor spertis komparan vivon de kamparanoj en Guizhou.

Galor spertis komparan vivon de kamparanoj en Guizhou.

"Mi samtempe faris la britlingvan version kaj rakontis pri la elradikigo de malriĉeco en Ĉinio al alilandaj amikoj. Tial multaj alilandanoj havas novan konon pri Ĉinio. Kaj la komentoj el barataj kaj afrikaj interretanoj estas tre pozitivaj, ili faris laŭdojn kaj diris: 'Tio estas bezonata ankaŭ de nia lando.'"

Galor diris, ke ilia platformo ne estas provizora, ili celas konstrui fenestron inter alilandaj junuloj kaj la moderna Ĉinio, kaj celas rakonti pri la vera Ĉinio al la mondo.

Dividu