Ĝenerala sekretario de ŜKO: Ĉina ekonomio estas modelo de la mondo

Pluveta Publikigita: 2020-11-11 12:58:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde per videoligo okazis la pintkunveno de Membroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Ĉina Amaskomunikila Grupo faris intervjuon kun Vladimir Imamovich Norov, ĝenerala sekretario de ŜKO.

Norov diris, ke la kunveno okazis per videolig pro la epidemio, tamen gvidate de Rusio, la gastiganta lando, la koncernaj dokumantoj jam estis pretaj antaŭ la kunveno. Tio montris reciprokan respekton, egalan konsiliĝon kaj strebo al komuna disvolviĝo de ĉiuj membroj de la organizo. La Ŝanhaja Spirito estis grava fundamento por la prepara laboro dum la malfacila periodo.

Menciinte pri la klopodoj de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio Norov diris, ke la ĉinaj gvidantoj montris elstaran talenton por ke la tuta socio unuanime agu kaj regu la epidemion en mallonga tempo. La mondo atestis la patriotismon de la ĉina popolo. Pli ol 40 000 kuracistoj kaj flegistoj el diversaj lokoj de Ĉinio iris al Wuhan, kio prezentis ilian kuraĝon kaj heroecon.

Menciinte pri la ĉina rolo en la monda ekonomio Norov diris, ke la politiko pri reformado kaj malfermo de Ĉinio fondis solidan fundamenton de la merkata ekonomio. Li surprizis Ĉinion pro ĝia nivelo kaj rapideco dum la merkatiĝo. Per la solida merkata mekanismo establita de alta scienctekniko kaj multflanka kunlaboro, Ĉinio jam doni bonan ekzemplon por la mondo.

Dividu