Hejma restoracio de kamparano Wang Zhenhai

Ĝoja Publikigita: 2020-12-15 15:24:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Zhenhai kaj lia edzino Ma Jinhua

Wang Zhenhai kaj lia edzino Ma Jinhua

"Mi tre ĝojas, tre kontentas!" Parolante pri la nuna vivo 48-jara kamparano Wang Zhenhai montris mienon de feliĉo kaj ĝojo. La familio Wang loĝas en vilaĝo Huangquxia de gubernio Jiujianlou sub urbo Wusu en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La familio havas kvar membrojn, inter ili la plej aĝa filo nun laboras en urbo Karamay kaj la plej juna filo nun lernas kaj tranoktas en la mezlernejo, tial nur Wang kaj lia edzino Ma Jinhua loĝas en la hela domo kun tri ĉambroj kaj samtempe funkciigas hejman restoracion.

"Ni jam funkciigas la restoracion kvar jarojn. En la unua jaro ni vendis ĉirkaŭ 500 kokojn, en la dua jaro preskaŭ 800 kaj en la tria jaro pli ol mil."

Ma lertas en kuirarto kaj ŝin laŭdis najbaroj, parencoj kaj amikoj pro la kuirarto. Antaŭ 4 jaroj subtenate de la vilaĝo[肖1] la geedzoj komencis hejm-restoracion kaj la ĉefa plado kokaĵo estas esplorita kaj ekspluatita de la geedzoj sur la bazo de la familia kuirmetodo kaj la fama xinjiang-a trajta plado kirle-fritita kokaĵo, pro bona gusto la plado plaĉas al homoj.

"Ilia kokaĵo estas fama apud nia vilaĝo. Jara vendkvanto superas 1 500, kaj ĉiutage estas facile vendi ĉirkaŭ sep kokojn."

Jia Rongxia, membro de la partia komitato de Jiujianlou, fieras pri tio. Ŝi diris:"Gastoj tre ŝatas tiun ĉi pladon kaj ofte foje kaj refoje venas kaj ĝuas la pladon. Estas tute senprobleme la jara enspezo de 200 mil juanoj el la hejma restoracio por la familio Wang."

Wang diris:"Ĉiutage venas gastoj por ĝui la pladon. Ĉar venas tro da, ilibezonas antaŭmendon. Somere se ne plu ekzistas placo en ĉambro, gastoj atendas en iliaj aŭtoj duonan horon eĉ unu kaj duonan horon. Tre multaj homoj venas por tiu ĉi plado. Hieraŭ venis kelkaj gastoj el Urumĉio."

La urumĉiaj gastoj, menciitaj de Wang, aparte veturis pli ol 3 horojn ĉi tien por gustumi la pladon. Ili planis aĉeti 3 kokaĵojn, post gustumo ili aldonis unu. Pro la bonkvalito, plaĉa gusto kaj malmultekosta prezo pli kaj pli da gastoj venas, inter ili plejparta multfoje venis. Wang diris: "Iam ne sufiĉas miaj propraj kokoj, mi prenas kokojn el aliaj familioj. Ili tre ĝojas kaj mi vendas iliajn kokojn je la prezo de 150 ĝis 170 juanoj. Mi ofte prenas pli ol dek ĝis du dek kokojn ĉiufoje."

Wang aĉetas ankaŭ maizojn el aliaj familioj por bredi kokojn. "Ofte unufoje mi aĉetas el aliaj familioj ĉirkaŭ 20 tunojn da maizoj kaj pagas dekmilojn da juanoj. Ĉiujare mi bezonas dekojn da tunoj."

Por pliigi enspezon kaj plibonigi vivon de vilaĝanoj, lastajn jarojn la registaro de la ŝjango ellaboris multajn politikojn kaj rimedojn, inkluzive de organizo de kursoj en libera tempo vintre. Ma Jinhua multfoje partoprenis en kursoj. Ŝi diris: "Mi lernis kuirarton. La vilaĝo invitis majstrojn por instrui nin. Ili instruis ĉion, inkluzive de kuirado de pladoj kaj kukoj. Kursoj estas organzitaj en oficejoj de la vilaĝo kaj mi ĉiutage partoprenis. La vilaĝo ankaŭ donis direkton pri bredado de kokoj, danke al la direkto miaj kokoj bone kreskas, ne malsaniĝis kaj estas alta la procento de supervivo."

La ĉefa plado kokaĵo de la restoracio de Wang

La ĉefa plado kokaĵo de la restoracio de Wang

Kun la subteno kaj propra diligenta laboro de la ŝjango kaj vilaĝo estas pli kaj pli bonvenigata la hejma restoracio de la familio Wang. Ankaŭ la vivo estas pli kaj pli bona. Nun Wang fondis demonstrejon pri norma bredado kaj ĉiutage venas alivilaĝanoj por lernado. Respondeculo de la ŝjango Jiujianlou s-ro Hao Shuai diris: "Troviĝas bonaj teraj resursoj en Xinjiang, precipe en la kamparo. Oni diligente laboras pri agrikulturo, kaj normale la vivo estas bona. Kaj lastajn jarojn estas tre bonaj landaj politikoj. Ni donas helpon kiel eble plej granda al kamparanoj pri plantado kaj bredado, ankaŭ teknikistoj donas helpon al ili. Ni kadulroj kiel eble plej strebe solvos malfacilojn, kiujn popolanoj elmetas."

Gastoj de la hejma restoracio faris planon por la estonta disvolvo de la familio Wang, ili esperas, ke Wang frue plivastigos negocan skalon, kaj eĉ fondos filiojn en aliaj lokoj. Tamen Wang havas propran penson, ke la kvalito estas la plej grava por ĉiam, plivastigo la dua, kaj ĉio dependas de oportuno. Li diris:"Nia prezidanto Xi diris, ke feliĉo fontas en strebado. Sen klopodo ne eblas feliĉo!”


Dividu