Jean-François Maljean: Mi sopiras la ĉinan popolon

Ĝoja Publikigita: 2020-12-29 09:22:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

 Jean-François Maljean, belga pianisto kaj komponisto.

Jean-François Maljean, belga pianisto kaj komponisto.

Februare la ĉina popolo unuanime batalis kontraŭ la kronvirusa epidemio, tiam Jean-François Maljean, belga pianisto kaj komponisto, aparte por la ĉina urbo Wuhan verkis kanton titolitan Sono de Tagiĝa Ĉina Kariljono. Tiu ĉi kanto plenas de kulturaj elementoj de la muziko de ĉina provinco Hubei, havas profundan emocion kaj kuraĝigis la ĉinan popolon en la plej malfacila tempo de la epidemio, kiu eksplodis en Wuhan.

Maljean diris, ke lia koro saltas en la sama ritmo kun la ĉina popolo. Kaj kun la wuhan-a popolo, li spertas kaj venkas malfacilojn, kaj li fidas, ke Ĉinio certe venkos la epidemion. Post proksimume dek monatoj en sia hejmo en Belgio Maljean ricevis intervjuon de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo kaj esprimis ĝojon pro la ĉina sukceso kontraŭ la epidemio.

En sia hejmo en Belgio Maljean refoje ludis la kanton Sono de Tagiĝa Ĉina Kariljono.

En sia hejmo en Belgio Maljean refoje ludis la kanton Sono de Tagiĝa Ĉina Kariljono.

Kelkajn monatojn poste en sia hejmo Maljean refoje ludis la kanton sur piano, kaj el la melodio aŭdeblas trankvilo kaj malstreĉo. Tiu ĉi verko atestis la ĉinan penigan klopodon por batali kontraŭ la epidemio. Maljean diris, ke pli kaj pli da ĉinoj scias kaj ŝatas la kanton, kio superis lian imagon.
"Mi rimarkis, ke multaj ĉinoj kantas, ankaŭ en lernejoj prezentiĝas la kanto… Mi elkore verkis tiun ĉi kanton celante fari ion por la ĉina popolo, kaj ĝi estas neimageble sukcesa. Per tiu ĉi kanto mi esperas doni energion kaj forton al la ĉina popolo, ankaŭ sciigi la ĉinan popolon, ke mi sopiras ilin."

Komence de 2020 sub atako de la kronvirusa epidemio Wuhan atentigis Maljean en la malproksima Eŭropo. En tre mallonga tempo, li, la fama belga muzikisto, kiu rigardas Ĉinion kiel la duan hejmlandon, verkis kanton plenan de kulturaj elementoj de muziko de Hubei-provinco kaj kun la ĉeflinio de ĉina kariljono, poste kun ĉina muzikisto Kelvin Ho li verkis la tekston en la angla lingvo.

En muzikvideaĵo Maljean ludas pianon kaj voĉlegas tekston en la ĉina lingvo.Lia prononco en la ĉina lingvo ne estas tute ĝusta, tamen estas sincera lia bondeziro kaj sopiro al la wuhan-a popolo: la nokto foriras, tagiĝas, vekiĝas kaj la ĉielo kaj la sono. Flugas sakurfloroj en agrable varma printempa vento. Wuhan, ni atendas vin…”

Noemie Maljean, filino de Maljean

Noemie Maljean, filino de Maljean

Noemie Maljean, filino de Maljean, prezentis la kanton. Ŝi diris: "Mi esperas, ke aŭdante tiun ĉi kanton la ĉina popolo sentos zorgemon el belgaj amikoj, kaj el la kanto en malfacila situacio ĉinaj amikoj kaj wuhan-aj amikoj ricevos apogon, komprenon kaj konsolon. Mi esperas ankaŭ dissendi la mesaĝon de espero kaj kuraĝigo. Mi esperas, ke la ĉina popolo, aparte la popolo en Wuhan, scios, ke ni staras kune."

La kanto Sono de Tagiĝa Ĉina Kariljono estas la unua kanto verkita de alilanda muzikisto kaj populara en Ĉinio post la eksplodo de la kronvirusa epidemio. Maljean konigis, ke de verkado li havas la fidon, ke Ĉinio venkos la epidemion. Nun tion Ĉinio sukcese faris. Li fieras pro la ĉina atingo en batalo kontraŭ la epidemio.

Laŭ Maljean, finfine foriros la epidemio. Travivinte tiun ĉi katastrofon oni devas pli aktive brakumi la estonton. Ankaŭ tio fariĝis la temo de lia estonta verko.
Maljean diris: "Estas tre malbona afero la pandemio, sed post la krizo oni eble havos malsamajn pensojn pri la vivo kaj la valoro de vivo. Ĉiuj devas pli pozitive alfrontas sian vivon anstataŭ plendo pri malkontento kaj malfacilo dum la vivo."


Dividu