“Ekzista kodo” de ĉina entrepreno Goodbaby dum epidemio

Ĝoja Publikigita: 2021-01-05 14:43:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun la kronvirusa epidemio ankoraŭ propaĝiĝas tra la mondo kaj serioze atakas la mondan ekonomion. Diverslandaj entreprenoj alfrontas senprecedencan defion. Ĉinaj entreprenoj la unua suferis la epidemion, kiujn malfacilojn ili travivis? Kiujn kontraŭrimedojn ili alprenis? Kiel funkcias iliaj entreprenoj nun? Kun ĉi tiuj demandoj raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo vizitis ĉinan entreprenon Goodbaby, kiu fabrikas porinfanajn produktaĵojn, celante trovi la ekzistan kodo de la entrepreno dum la epidemio.

Song Zhenghuan, ĝenerala direktorprezidanto de grupo Good Bbaby, ricevis akceptas intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo.

Song Zhenghuan, prezidanto de grupo Goodbaby, akceptas intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo.

La grupo Goodbaby situas en gubernio Kunshan de la ĉina provinco Jiangsu. Ĝi fondiĝis en 1989 kaj ĝiaj produktaĵoj estas vendataj ĉefe en Ĉinio, Usono kaj Germanio. En 2009 en Ĉinio, Norda Ameriko kaj Eŭropo, unu el 2.9 infanĉaretoj estas ĝuste produktita de la grupo. En Azio, Eŭropo kaj Norda Ameriko troviĝas 4 centroj pri esploro kaj ekspluato, pli ol 40 centroj pri merkatigo kaj pli ol 2 000 detalaj vendejoj de la grupo, kaj ankaŭ respektive en Usono kaj Meksiko ekzistas 1 fabriko. Sed kun tiu ĉi forta povo la grupo ankoraŭ estas atakita de la epidemio en 2020. Prezidanto de la grupo s-ro Song Zhenghuan diris: "Post marto de 2020 aperis influoj pro la epidemio en eksterlandaj merkatoj. Inter ili la ĉefa influo estas provizado, ĉar necesas tempo por rekomenci laboron kaj produkton en Ĉinio. Poste pliseveriĝis la epidemio en Eŭropo kaj Ameriko, kie ĝuste ni vendas niajn produktojn. Niaj ĉefaj produktaĵoj rilatas al vojaĝo, sed ĝuste la vojaĝo estis profunde influata de la epidemio. Pro tiomultaj vendejoj eĉ estis fermitaj."

Por solvi la mankon de produktaĵoj, la grupo rapide faris reordigon por kiel frue kiel eble rekomenci laboron kaj produkton en Ĉinio, kaj samtempe la grupo petis subtenon de lokaj registaroj en aliaj landoj por garantii produktkapablon de tieaj fabrikoj. Song diris: "Rekomencinte produkton kaj laboron por plenigi mankon de liverado al Eŭropo kaj Ameriko, ni prenis diversajn manierojn de trafiko. Ankaŭ sub aprobo de lokaj registaroj, niaj fabrikoj en aliaj landoj funkcias ĝis nun sen halto."

Ankaŭ la ĉina registaro donis multan helpon, precipe ĝi liveris kapitalon, homfortojn kaj varojn por rekomenco de produkto kaj laboro. Tio solvis urĝajn aferojn de la grupo. Song diris: "Kiam ni rekomencis produkton, multaj malfaciloj ekzistis. La registaro subtenas nin kaj ni ricevis rektan kapitalan subvencion el ĝi. La registaro ankaŭ aranĝis specialan veturilon por alvenigi niajn laborantojn el diversaj lokoj de Ĉinio. Vere la helpo el la registaro solvis niajn urĝajn malfacilojn."

Fariĝis magia armilo por defendo kontraŭ la epidemio ankaŭ scienca administra modelo kombini vendon, esploron, produkton, servon kaj provizon, kaj efika strategio en merkatoj de Eŭropo kaj Ameriko. Song diris: "Multajn jarojn ni esploris kaj ekspluatis la merkatojn en Eŭropo kaj Ameriko, kaj samtempe ni kontinue esploris kaj novigis novajn produktojn kaj levis influon de nia marko. Krome ni havas la tutan provizan ĉenon de tiu industrio. Tio helpis multe al nia batalo kontraŭ la epidemio."

Shan Haitao, laboranto de grupo Good Bbaby, rememoris la scencon de preventado post rekomenco de laboro.

Shan Haitao, laboranto de grupo Goodbaby, rememoris la scencon de preventado post rekomenco de laboro.

Garantiante produktadon, la grupo ne forgesis meti scienc-teknikan preventadon de la epidemio sur la unuan lokon por sano kaj sekureco de laborantoj. Song diris, ke ĉiuj fabrikoj de la grupo ĉu en Ĉinio ĉu en aliaj landoj alprenis severajn kontraŭepidemiajn rimedojn. Shan Haitao, laboranto en Kunshan, rememoris la scenon rekomence de laboro la 13-an de februaro de 2020. Shan diris: "Ricevinte la anoncon de rekomenco de laboro, ni tuj revenis al la fabriko. Enirante la fabrikon ni ricevis plenan ekzamenon de departmentoj koncernaj al prevento kaj regado de la epidemio. Ĉiutage ni ricevas tri fojojn da mezuro de korpa temperaturo. Nur ĉiujn indiĉojn ni atingas, ni rajtas labori."

Pro ĉi tiaj severaj rimedoj, neniu en fabrikoj de la grupo estas infektita per la viruso. Profidante de la menciitaj faktoroj la venda sumo de la grupo en merkatoj de Eŭropo kaj Ameriko kreskis pozitive en 2020. En Eŭropo la kresko atingis je ĉirkaŭ 20%.
La rimedoj kontraŭ la epidemio estas sukcesaj, tamen la grupo ankoraŭ sentas danĝerojn pro la lastatempa pli severa situacio de la epidemio en Eŭropo kaj Ameriko. Song opiniis, ke en estonto estos la panaceo persisti en ducirkula disvolvo kaj en Ĉinio kaj en aliaj landoj kaj kontinue klopodi por altigi influon de marko. Song diris: "Provizaj ĉenoj enlandaj kaj alilandaj estas kompletigitaj. Se aperos problemo en eksterlandaj ĉenoj, la enlandaj devas esti pli forta. Estas same, se problemo aperos en la enlandaj ĉenoj, la eksterlandaj ludos pli gravan rolon. Frue en 2019 ni komencis fortigi marko-reklamon en aliaj landoj."

Laborantoj de la grupo Good Bbaby okupiĝas en fabriko dum epidemio.

Laborantoj de la grupo Goodbaby okupiĝas en fabriko dum epidemio.

Kun kontraŭepidemiaj spertoj kiel aliaj entreprenoj, la grupo Goodbaby marŝas sur la vojo, ke laŭ kondiĉoj ĝi pretas fari reordigon, garantias sanon de laborantoj kaj minimumigas negativan influon de la epidemio.

Dividu