Grandmezure altiĝis malferma nivelo de jangzia ekonomia zono

Ĝoja Publikigita: 2021-01-12 08:57:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5-an de januaro estas la 5-a datreveno de tio, ke ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping prezidis kunsidon en Chongqing-municipo por akceli disvolvon de la jangzia ekonomia zono kaj donis gravan paroladon ĉi-rilatan. Lastajn kvin jarojn ĉe Jangzio 11 provincoj kaj municipo kaj rilataj establaĵoj de la zono kontinue plibonigis ekologian medion, kaj akcelis ĉiuflankan kaj verdan transformigon de ekonomio kaj socio. Tial turniĝis protektado de ekologia medio de la zono kaj disvolvo de ekonomio kaj socio gajnis historiajn atingojn.

"Esti okuloj de drako" en la jangzia ekonomia zono estas la disvolva celo de la urbo Ningbo. Sur kajo de zono Chuanshan de Haveno Ningbo-Zhoushan, dokistoj faras levadon kaj meznombra laborkvanto en ĉiu tago estas 33 mil normaj konteneroj. Deĵoranta estro de la tria kontenera kompanio de BEILUN de la haveno s-ro Ren Chenggang diris: "Nun en nia haveno, kiam malplenas konteneroj, ili tuj estos forprenitaj en unu aŭ du tagoj. Antaŭe necesas 4 ĝis 5 tagoj. Ĉar nun mankas konteneroj, tial homoj viciĝas por mendi tiujn malplenajn kontenerojn."

Ĝis mateno de la 21-a de decembro de 2020 la jara kapablo de ŝarĝado kaj malŝarĝado en la haveno Ningbo-Zhoushan superis 28 milionojn da konteneroj, kio fariĝis la nova historia nivelo. La haveno fariĝas la monde plej granda haveno kun pli ol 1,1 miliardo da tunoj de la kapablo.

Jangzia ekonomia zono estas unu el la ĉinaj regionoj, kies potenciala forto de ekonomia kresko estas plej granda. Laŭ donitaĵoj en 2015 la ekonomia kvanto de la zono okupis 42,3% de la landa totala kvanto, kaj en 2019 la okupo jam estas 46,5% kaj en la unuaj tri trimestroj de 2020 ĝi estas 46,6%. Novaj industrioamasoj ludas gravan rolon, kaj skalo de la industrioj de elektronika telekomuniko kaj ekipaĵa produkto de la zono okupas pli ol 50% de la monda skalo. Luo Guo, estro pri fako de infrastruktura konstruado sub ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komitato, konigis, ke en la lastaj 5 jaroj grandmezere leviĝis malferma nivelo de la zono. Li diris: "Konstruado de la jangzia ekonomia zono estas konforma al la konstruado de 'Zono kaj Vojo', ekzemple, post la 4-a perioda konstruo Ŝanhaja Yangshan-Haveno estas la monde plej grandskala kontenera haveno kun la monde plej alta aŭtomateco, kaj Haveno Ningbo-Zhoushan la monde plej granda haveno, kies kapablo de ŝarĝo kaj malŝarĝo superis 1,1 miliardon da tunoj, funkcias pli ol 30 regulaj ĉina-eŭropaj fervojaj intineroj kaj rapide formiĝas ter-mara nova vojo en la okcidenta landparto de Ĉinio. Post 2016 en la jangzia ekonomia zono pliiĝis 8 provejoj de libera komerco, 24 sintezaj nul-impostaj zonoj, kaj en 2019 la totala sumo eksport-importa de negocoj de varoj superis 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj."

Plirapide formiĝas sinteza transporta vojo de la jangzia ekonomia zono. Ĝis novembro de 2020 en la zono fervojoj longas je 43.7 mil kilometroj kaj vojoj por altrapidaj trajnoj longas je 15,4 mil kilometroj, ol en 2015 ili pliiĝis respektive je 9 120 kilometroj kaj 7 824 kilometroj. Kaj ekspresaj ŝoseoj longas je 63,7 mil kilometroj kaj pliiĝis je 15, 5 mil kilometroj ol tiu en 2015.

Estas menciinde, ke en la lastaj 5 jaroj rimarkinde ŝanĝiĝis ekologia protektado en la zono. Luo diris:

"Evidente pliboniĝis kvalito de akvo en jangzia baseno. Proporcio pri bonkvalitaj sektoj de la jangzia baseno en 2016 estas 82.3%, en 2019 leviĝis je 91.7% kaj en la unuaj 11 monatoj leviĝis je 96.3%, en 2020 unuafoje malaperis malbonkvalita akvo de la nivelo V."

Ankaŭ solvo de polucia akvo en urboj kaj urbetoj fortiĝis kaj granda nombro da entreprenoj, kiuj konsumis grandan kvanton da energio kaj naskis multege da polucio, estas fermitaj. Ĉe Jangzio estas ĉiuflanke plenumata “fiŝkaptad-malpermeso en dek jaroj”, tial unuapaŝe estas bremsita la tendenco de biovarieca degenero, kaj aperas pli kaj pli da nigraj sennaĝilaj focenoj. Doktoro de Instituto de Akvobestoj sub Ĉina Akademio de Sciencoj Wang Limin diris: "Nigraj sennaĝilaj focenoj estas marka besto de la jangzia ekologia sistemo kaj indikas, ĉu estas sana la ekologia sistemo. Ni vidas, ke en la lastaj jaroj la nombro de nigraj sennaĝilaj focenoj estas stabila, kio tre ĝojigas nin."

Dividu