“Plej bona vendisto" por plenumi la promeson

Pluveta Publikigita: 2021-01-13 09:28:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6an de marto, 2020, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping emfazis en simpozio pri certigo de decida venko en la mildigo de malriĉeco, ke liberigi de malriĉeco ĉiujn kamparanojn vivantajn sub la nuna malriĉeclinio antaŭ 2020 estas solena promeso farita de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj tiu ĉi celo devas esti atingita en difinita tempo. Li alvokis senĉesajn klopodojn por mildigo de malriĉeco, dirante, ke estas malfacila batalo, al kiu oni devas doni pli grandan gravecon en la fina puŝo.

Malriĉec-elimino estas fundamenta tasko kaj simbola indico por ampleksa konstruado de la modere prospera socio, kaj ankaŭ grava afero antaŭenigita de prezidanto Xi Jinping kun plej granda decidemo. En 2020, li faris 11 inspektojn por koni la batalon kontraŭ malriĉeco dum la epidemio.

Aprile de 2020, prezidanto Xi Jinping vizitis la vilaĝon Jinmi de urbeto Xiaoling, Zhashui-gubernio, Shaanxi-provinco de sudokcidenta Ĉinio. La video de ĉina ŝtatestro en vizito en la vilaĝo Jinmin tuj populariĝis en la interreto. Tiutage pli ol 20 milionoj da retanoj vizitis la interretan platformon kaj 24 tunoj da aŭrikulario estis tuj ĝisvendita. Prezidanto Xi estis nomata de retanoj kiel “la plej bona vendisto”.

La epidemio ne povis haltigi la paŝojn de ĉinoj en malriĉec-elimino, sed kreis novan vojon. En la antaŭaj trimestroj de 2020, la interreta detala vendo en kamparo kalkuliĝis al 1,2 duiblioj da juanoj, pliiĝante je 7.8% samperiode.

En la inspektado en Wuzhong, Ningxia-a Hui-etna Aŭtonoma Regiono, Xi Jinping diris, ke neniu etna grupo estos postlasita de malriĉec-elimino kaj ampleksa realigo de modere prospera socio kaj modernigo, ni devas kune antaŭeniri man-en-mane. Tio enkorpigas la kvinmil-jaran ĉinan civilizacion kaj ankaŭ superecon de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj.

En la duaperioda kuneno de la 15a pintkunveno de gvidantoj de G20, prezidanto Xi Jinping diris, ke la malriĉec-redukto de Ĉinio kontribuis je pli ol 70% de la tutmonda totalo. Ni volas kunlabori kun ĉiuj aliaj landoj por elimini la malriĉecon kaj kune disvolvi la belan mondon.

Dividu