Nova situacio de ekonomia rondo Chengdu-Chongqing post unujara konstruado

Ĝoja Publikigita: 2021-01-19 11:04:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 3-an de januaro de 2020 en la sesa kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, Ĉinio oficiale elmetis fortan antaŭenigon de konstruado de ekonomia rondo Chengdu-Chongqing, kio markas, ke la konstruo de la rondo fariĝis ŝtata strategio. En la lasta jaro post fondo de la rondo la du urboj komune faris sisteman planon kaj kunlaboron, kio gvidis la konstruadon eniri en la tutnovan periodon, nome ke, ĝi profunde eniras en la novan disvolvan reĝimon kun enlanda granda cirkulado kiel ĉefo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia cirkuladoj.

La 1-an de januaro de 2021, du trajnoj de la ĉina-eŭropa regula kargotrajno samtempe komencis sian unuan veturadon de la nova jaro respektive de Chengdu kaj Chongqing. La konteneroj plenaj de elektraj produktaĵoj, maŝin-pecoj, intelektaj hejm-aparatoj veturis repektive al germana urbo Duisburg kaj pola urbo Lodz. Tiu okazo markas la naskiĝon de la komuna nomo, kargotrajna servo Chengdu-Chongqing de la ĉina-eŭropa regula kargotrajno.

La kargotrajna servo Chengdu-Chongqing de la ĉina-eŭropa regula kargotrajno estas unu el gravaj fruktoj de la kunfandiĝa disvolvo de la rondo Chengdu-Chongqing, ankaŭ la sistema kreo en la nova disvolva reĝimo. En la rondo plej frue komenciĝis funkciado de ĉina-eŭropaj regulaj kargotrajnoj, kaj ĝi estas plej stabila kaj havas plej grandan influon. La totala kvanto de la trajnoj en la lastaj jaroj atingis 14 mil, okupis pli ol 40% de la totala kvanto. Pro la funkciado Chengdu kaj Chongqing sinsekve enkondukis programojn de distribuaj centroj de famaj kompanioj Bosch, Porsche kaj Yuhu, kiuj valoras je pli ol dek milionoj da juanoj; kaj la sumo de eksportado kaj importado en 2020 superis 300 miliardojn da juanoj.

Vicestro de fako pri internacia merkato de la instituto sub la ĉina Komerca Ministerio Bai Ming opiniis, ke la kargotrajna servo Chengdu-Chongqing de la ĉina-eŭropa regula kargotrajno pluapaŝe ludos la rolon kiel platformon amasigi eksport-orientitajn industriojn de la rondo kaj utilos al tio, ke la rondo fariĝos grava kreska poluso de altkvalita disvolviĝo de la ĉina okcidenta landparto. Li diris,"Chengdu kaj Chongqing ambaŭ estas la starpunktoj kaj la finpunktoj de la itineroj, kaj ambaŭ gravaj nodoj de internacia aertrafiko. Alilandaj resursoj por produkto kaj vivo estas transportitaj al Chengdu kaj Chongqing, poste pluapaŝe distribuitaj al najbaraj urboj danke al radiado de la rondo. Samtempe, la rondo ricevos rilatajn resursojn el aliaj urboj. La rondo certe akcelos la rolon de Chengdu kaj Chongqing pri apogilo de eksterkomercaj resursoj."

Nun ene de la rondo oni uzas la modelon de “disaj nodoj plus rektaj ĉefaj linioj plus plurmaniera konekta transportado” por regulaj trajnoj sur la ĉina-eŭropaj itineroj, kiuj kovras la tutan Eŭropon, radias al landoj kaj regionoj ĉe la Zono kaj Vojo kaj samtempe ligas la ĉinan internon kaj eŭropan internon. Tiel formiĝis la internacia loĝistika sistemo radianta al Eŭropo kaj Azio, liganta la areon de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj kun plurdirekta konekto. Bai diris, ke Chengdu kaj Chongqing havas proprajn superecojn en la ĉina okcidenta landparto. En Chengdu kaj Chongqing intense amasiĝis popolanoj kaj la bazo de industrioj estas firma. La kunfandiĝo de ĉina-eŭropaj regulaj kargotrajnoj pluapaŝe utiligos la superecojn pri ekonomia strukturo kaj interno, akcelos amasigon de industrioj, kaj servos al la landa nova disvolva reĝimo de "du cirkuladoj". Bai diris, "Sen la bazo de industrioj ne eblas potenciala forto por eksterkomerca disvolvo. Laŭ anguloj de industrio kaj loĝistiko la konstruo de la rondo fakte formis reciprokan kunlaboron de industrioj. Tial pluapaŝe firmiĝos la bazo de industrioj por disvolviĝo de eksterlanda komerco."

Lastan jaron danke al konstruo de la rondo Chengdu-Chongqing, estis subskribitaj pli ol 200 kunlaboraj interkonsentoj en Chengdu kaj Chongqing, rapidiĝis konstruo de serio da modernaj industriaj sistemoj kaj rapide formiĝis kunlabora situacio de grandaj industrioj kun detaligo de potencoj. Nun altiĝis je pli ol 80% kompletigo de industrioj de aŭtoj kaj elektronikaj informoj en Chengdu kaj Chongqing. Rilate al konstruo de landa provejo por kreiva disvolviĝo de cifereca ekonomio finkonstruiĝis pli ol 80 mil punktoj de programoj kovritaj de 5-generacia interreto, al kiuj la lando investis sume 66 miliardojn da juanoj… Samtempe kun tio rapide disvolviĝas multaj laboroj rilataj al vivo de popolanoj kaj trafiko. Yao Jingyuan, speciala esploristo de la Konsilista Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke la rondo espereble fariĝos la grava punkto de la du cirkuladoj. Li diris, "Lastajn jarojn Chengdu kaj Chongqing faris relative perfektan infrastrukturan konstruon kaj du lastajn jarojn donis pli da energio, speciale en la flankoj de konstruo de novtipaj bazaj instalaĵoj, novtipa urbiga konstruo, konstruo de gravaj trafika kaj akvoutiligaj programoj kaj enkonduko de talentoj. Tial ekzistas tre bonaj kondiĉoj por influo de eksterlandaj kapitaloj, ĝenerala eksportado kaj importado, kaj reciproka akcelo de la enlanda kaj eksterlanda cirkuladoj. Post komenco de ĉina 14-a kvinjara plano estas la espero pri pli nova kresko kaj spaco, kaj la rondo ĝuste ludos gravan punktan rolon por tio."


Dividu