Takeuchi Ryo volas disvastigi pli da ĉinaj modernaj kulturoj al alilandaj spektantoj

Ĝoja Publikigita: 2021-01-26 09:24:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bildo de dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao

Bildo de dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao

Lastatempe la dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao kaŭzis varman eĥon en kaj Ĉinio kaj Japanio. La reĝisoro de la filmo estas sinjoro Takeuchi Ryo. Per siaj propraj okuloj Takeuchi Ryo dividis ĉinajn spertojn pri preventado kaj regado de la epidemio. Intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo Takeuchi Ryo esperas objektive registri kaj montri Ĉinion, esperas ankaŭ, ke li, kiel sendito, dissendos pli da ĉinaj modernaj kulturoj al alilandaj spektantoj.

La Post-Pandemia Erao longas pli ol tridek minutojn. Komence de 2021 ĝi publikiĝis sur la ĉefpaĝo de Yahoo en Japanio, kaj kaŭzis varman diskutadon de diversaj rondoj. Multaj japanaj retanoj diris, ke spektinte la filmon ili estas emociaj kaj surprizaj, ili respektas ĉinajn entreprenojn kaj admiras ĉinajn disvolvajn atingojn.

Bildo de dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao

Bildo de dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao

Por filmado la japana reĝisoro Takeuchi Ryo vojaĝis en multaj ĉinaj urboj kiel Suzhou, Yiwu kaj Hangzhou, dume li registris kiel Ĉinio kaj preventis kaj regis la epidemion kaj orde rekomencis laboron kaj produkton. Li diris, "Mi celas divide ĉinajn lastjarajn spertojn kun japanoj kaj alilandanoj. Ĉar la tuta ĉina popolo persiste prenis diversajn rimedojn de preventado kaj regado de la epidemio, tial Ĉinio bone regis la epidemion. Vere ne sufiĉas klopodoj de registaro, necesas ankaŭ klopodoj de popolamasoj."

En la ĉinaj urboj Takeuchi Ryo veturis per aŭtomata buso, kiu normale funkciis en urboj, vidis aŭtomatojn, kiuj trafe klasis kaj sendis varojn en tenejoj, kaj senŝoforajn veturilojn por transporto de objektoj en universitatoj. En la kvara ĉapitro de la dokumenta filmo temanta pri Neinfektita Wuhan Takeuchi Ryo refoje vizitis la urbon Wuhan kaj per kamerao filmis la fabrikon de la entrepreno Lenovo en Wuhan. 

Bildo de dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao

Bildo de dokumenta filmo La Post-Pandemia Erao

Sume pli ol 13 mil laborantoj estas en la fabriko kaj ĝis nun neniu estas infektita. Ĉirkaŭ duobliĝis la produkta kvanto de tekkomputiloj ol tiu en 2019. Takeuchi Ryo diris, "Kial mi faris la dokumentan filmon? Ĉar alilandanoj ne povas veni al Ĉinio pro la epidemio kaj informoj venas ĉefe de interreto, multaj okcidentaj komunikiloj raportis Ĉinion kun antaŭjuĝo sen objektivo. Kio estas tre bedaŭro por mi, ŝatanto de Ĉinio."

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, laŭdis Takeuchi Ryo. Ŝi diris: "Ni laŭdas reĝisoron Takeuchi Ryo, ĉar sen antaŭjuĝo li vere registris la neordinaran procezon de Ĉinio. Tre necesas homoj kiel Takeuchi Ryo por dissendi verajn statojn kaj sentojn."

La kuranta jaro estas la komenco de la ĉina "14-a kvinjara plano" kaj Takeuchi Ryo planas fari filmon rilatan al ĉina akcelado de altkvalita disvolviĝo de Jangzia Ekonomia Zono. Li diris: "Mi planas per Jangzio prezenti ĉinajn modernajn kulturojn al Japanio aŭ aliaj landoj, kion mi nepre faros."

Takeuchi Ryo registris filmon La Post-Pandemia Erao

Takeuchi Ryo registris filmon La Post-Pandemia Erao

En 2011 Takeuchi Ryo partoprenis la filmadon de dokumenta filmo de NHK pri Jangzio. Dek jaroj pasis, nun li planas de la jangzia fonto komenci sian registron ĝis la urbo Ŝanhajo, kaj prezenti disvolviĝon kaj ŝanĝiĝon de Ĉinio en la lastaj 10 jaroj. Li diris: "Antaŭ 10 jaroj mi vivis en Japanio, tiam mi filmis la Jangzion kaj ekŝatis Ĉinion, poste mi translokiĝis en Ĉinio. 10 jaroj pasis, tial mi volas refari filmon rilatan al kulturo kaj socio de la rivero 6 300 kilometrojn longa. Mi planas komenci la registron en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, sekve Qinghai, Yunnan, Sichuan, Chongqing, Hunan, Hubei, Jiangxi, Anhui, Jiangsu kaj Ŝanhajo, mi montros vivon de homoj ĉe la Jangzio kaj per la rivero prezentos ŝanĝiĝojn de Ĉinio en la lastaj 10 jaroj."

Takeuchi Ryo esperas, ke li servos kiel sendito kaj elsendos pli da ĉinaj modernaj kulturoj al alilandaj spektantoj, kio estas lia streba celo.


Dividu