Translanda interreta negoco aldonas “flugilojn” al rapidigo de merkata aranĝo de ĉinaj furorantaj markoj

Ĝoja Publikigita: 2021-02-09 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ekonomio disvolviĝas altkvalite, kio donis pli da oportunoj al transformo kaj eskalado de "Ĉina Fabrikado". De la lastaj jaroj estas vendataj eksterlanden ĉinaj produktoj kreemaj plenaj je elemetoj de ĉina kulturo. Sekve de kresko de junaj konsumantoj, kiuj naskiĝis post 1995, kaj postulo pri junigo de markoj, rapide pliiĝas nova konsumo pri produktoj kreemaj kun ĉinaj elementoj, kio fariĝis neignorebla forto. Kaj pro tio pli kaj pli da ĉi tiaj ĉinaj produktoj estas vendataj al aliaj landoj. Fakuloj diris, ke tio enkorpigas ne nur prosperan disvolviĝon de ĉina translanda interreta negoco, sed ankaŭ kontinuigeblan fortiĝon de ĉina sinteza ŝtata povo kaj senĉesan pliiĝon de kultura memfido.

Eksplode kreskis interreta konsumo de misteraj skatoloj en aliaj landoj.

Eksplode kreskis interreta konsumo de misteraj skatoloj en aliaj landoj.

"Inkluzive de Muzeo de Imperiestra Palaco diversaj kulturaj establaĵoj produktas siajn proprajn misterajn skatolojn, kiel skribilaron kaj donacojn en misterajn skatolojn. Ili estas allogaj."

"Estas kutimoformanta la surprizo en la momento de malfermo de mistera skatolo."

"Mi aĉetis misterajn skatolojn de la ludilo-figuroj Molly kaj Sonny Angel. Amason mi aĉetis. Mi tre atendas la surprizon en la momenton malfermi ilin."

Laŭ statistiko, markoj pri furoraj ludiloj, kiel Pop Mart, 52TOYS kaj Finding Unicorn, eksportis produktaĵojn al Usono, Aŭstralio, Kanado, Singapuro, Sud-Koreio kaj aliaj, sume pli ol 120 landoj kaj regionoj per translanda interreta negoco kaj estas amataj de transmaraj konsumantoj. Laŭ Raporto pri tendenco de translanda eksporta konsumo, 2020, en la lasta jaro eksplode kreskis translanda interreta konsumo de misteraj skatoloj kaj la kreska rapideco superis 400% ol tiu en 2019. Ne nur furorantaj ludiloj sed ankaŭ produktaĵoj beligaj, hejmaparatoj, mebloj, vestoj, ornamoj, manĝaĵoj ktp. plirapide kreis novajn eksterlandajn merkatojn pere de translandaj interretaj negocaj platformoj. En 2020 ĉina marko pri beligaj produktaĵoj Perfekta Tagnoto (Perfect Diary) komencis retejon por alilandaj merkatoj, sur kiu estas paĝoj en la lingvoj ĉina, japana, angla, rusa kaj tajlanda kaj pageblas usona dolaro, singapura dolaro, malajzia ringgit, tajlanda baht kaj honkonga dolaro. Danke al translandaj interretaj negocaj platformoj ĉinaj famaj markoj BOSIDENG, HLA, SEMIR, Hisense kaj TCL plirapide negocas alilanden. Ye Jianqiu, direktoro pri eksterlandaj negocoj sub interreta negoca platformo TMALL informis, ke la platformo helpis al pli ol mil ĉinaj malnovaj firmaoj eniri en la mondan merkaton. Li analizis, ke malantaŭ tio estas kontinua leviĝo de ĉina fabrikado kaj pli kaj pli perfektiĝo de provizĉenoj kaj industriĉenoj. Li diris,"Lastajn jarojn leviĝas ĉinaj markoj de kreemaj kulturaj produktaĵoj, kiuj furoras en aliaj landoj, precipe beligaj produktaĵoj, frandaĵoj, mebloj, vestoj kaj ornamoj. Ekzemple, markoj Yuanqisenlin kaj Perfekta Tagnoto rapidigis aranĝon de negoco en aliaj landoj pere de la platformo de TMALL. Kaj ĉinaj firmaoj esploris alilandajn konsumantojn kaj ludis superecon de ĉinaj provizĉenoj, ili vere turnis Ĉinan Fabrikadon al Ĉina Marko".
Lastatempe ĉina dogano publikigis donitaĵojn, montrante, ke en 2020 eksporto de ĉinaj kompanioj de interreta negoco estis 1 120 miliardoj da juanoj, pli multe je 40,1% ol tiu en 2019; importo 570 miliardoj da juanoj, pli multe je 16,5% ol tiu en 2019. Kvankam en la mondo la epidemio aldonis necertecon al internacia komerco, tamen novaj industrioj de translandaj interretaj negocoj fariĝis grava forto stabiligi eksterlandan komercon. Hu Qilin, supera esploristo de Ĉina Diĝita Ekonomia Instituto, opinias, ke socia elektronika komerco kaj vendado per rekta elsendo akcelis disvolvon de ĉina translanda interreta negoco kaj donis gravan kanalon por ke ĉinaj markoj "iru eksteren". Li diris,

"Profitante de la giganta spaco de la ĉina merkato, ĉina interreta negoco havas tiel bonan eksperimentan merkaton. Cetere iri eksteren strikte rilatas al fortigo de kultivo kaj disvastigo de niaj markoj en la lastaj jaroj."

Samtempe Hu montris, ke plirapidigo de ekstera marŝo de ĉinaj markoj enkorpigas la kontinuigeblan fortiĝon de ĉina ŝtata povo kaj senĉesan pliiĝon de kultura memfido.

"Laŭ komerca modelo ni eksportis ne sole produkton, sed nun pli multe kulturojn kaj valorojn de markoj. Nun en alilandaj semajnoj pri fasono, foiroj, ekspozicioj ktp. multaj ŝatataj produktaĵoj enhavas ĉinajn elementojn, kaj fakte ĉinaj elmentoj enkondukas fasonon. Malantaŭ tio estas la sinteza ŝtata povo. Kies povo estas pli forta, kies kulturo pli multe disvastiĝos."


Dividu