"Rekta elsendo kun novjara etoso" de vilaĝo Huikeng konsolis hejmlokanojn troviĝantajn ekster hejmloko

Ĝoja Publikigita: 2021-02-16 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Alglui longformajn paperpecojn kun kaligrafie surskribita versparo pri la temo de Printempa Festo sur muroj kaj pordoj, fari lokan frandaĵon nomatan Shaozi kaj mueli toŭfuon… pere de videa rekta elsendo vilaĝanoj de Huikeng-vilaĝo de la gubernio Xiushui de la urbo Jiujiang sub la provinco Jiangxi prezentis vivoplenan kaj karakterizan preparon de novjara festo al samvilaĝanoj, kiuj restas ekster hejmo laŭ alvoko de la registaro, ke "ni festu novjaron tien kie ni estas". Tio konsolis ilian sopiron pri la hejmloko, kaj samtempe reklamis lokajn karakterizajn produktaĵojn al la tuta lando, kio helpas al lokanoj sin liberigi el malriĉeco kaj riĉiĝi.

Etoso de ĉina novjaro estas enkorpigata de hejmlokaj frandaĵoj. Shaozi estas unu el nemankigeblaj pladoj en la gubernio Xiushui. Vilaĝano Luo Xinling diris,"La ronda formo de Shaozi simbolas rekuniĝon de familio. En la ĉina novjaro vaporkuiri Shaozi aŭspicias pli bonan vivon."

Pro la kronvirusa epidemio la ĉina registaro alvokas, ke homoj festu la novjaron ĉeloke. Tial laŭ la alvoko multaj vilaĝanoj restas eksteren. Vilaĝano Liu Quanbao faris statistikon kaj sciigis raportiston, ke revenis al la vilaĝo malpli ol 30% da homoj, kiuj ĝenerale revenis antaŭe, nome pli ol 700 vilaĝanoj festas la ĉinan novjaron ekstere. Por ke tiuj vilaĝanoj ĝuu la hejman novjaran etoson, Liu Quanbao, respondeculo de platformo de reta ofertado, decidis rekte elsendi la preparon por la festo al samvilaĝanoj, kiuj restas en aliaj lokoj. Li diris, "Mi laboris ekstere jam pli ol dek jarojn, tial mi tre komprenas la fortan sopiron al hejmo, precipe en festoj, ĉar hejme troviĝas niaj gepatroj kaj gefiloj. Estas signifoplene, ke ni komune festu la novjaron per rekta elsendo."

Post prezento de la frandaĵo Shaozi Liu venis al la hejmo de Fang Xinguo, kiu muelas toŭfuon laŭ tradicia maniero.

"Kuraĝon! Necesas forto por muelo, toŭfuo finmuelita per tiu ĉi ŝtona muelilo estas tre delikata, kaj ĝia gusto estas ŝatata kaj en novjaro kaj en ordinaraj tagoj…" 

La prononco de toŭfuo en la loka dialekto estas simila al la prononco de ĉinaj ideogramoj 都发 (Doufa), signifantaj "komunan riĉiĝon". Tial mueli toŭfuon en la ĉina novjaro aŭspicias abundajn riĉaĵojn. Fang diris, "Por festi la ĉinan novjaron ni muelas toŭfuon kaj esperas riĉiĝon kaj feliĉon en la nova jaro."

Liu Quanbao diris, "Ni estas en la distanco de dek mil kilometroj, tamen sur ekranoj ni estas proksimaj.Tio estas la novjara etoso kaj novjara etiketo."
Multaj vilaĝanoj ne revenis laŭ la registara alvoko, ankaŭ restantoj laŭ alvoko nuligis bankedojn kaj amasiĝon. Antaŭe estis la plej varma sceno, ke kvar ĝis kvin familioj komune sekigis foliojn de fazeola aŭ batata gelateno. Kurantjare ĉiu familio en propra hejmo sekigis foliojn. Gefiloj de Liu ne revenis hejmen, tamen ne malpliiĝis la kvanto de frandaĵo, ĉar per rekta reta ofertado Liu vendis pli kaj pli da tiuj frandaĵoj, kiujn aĉetis kaj samvilaĝanoj kaj alilokanoj, kiuj volas gustumi la tipan manĝeton. Liu diris, "Ili povas kaj vidi hejman scenon kaj provi hejman guston."
Estas 2 600 loĝantoj en la vilaĝo Huikeng, tieaj produktaĵoj estas verdaj kaj kun variaj specoj, sed pro manko de vendaj kanaloj plej partajn produktojn vilaĝanoj mem vendis en gubernio. Por reklami "trezorojn" el montaro Liu Quanbo kun kelkaj vilaĝanoj vendas la tipajn produktaĵojn per rekta ofertado, tial samvilaĝanoj en aliaj lokoj povas samtempe ĝui la densan etoson de la hejmloko. Liu diris, "En novjaro tiuj, kiuj restas en aliaj lokoj, tre zorgas kaj sopiras familianojn, kiuj restas en la hejmloko. Do ni, restantoj, reciproke donas helpon unu al la alia por ke familianoj en aliaj lokoj estu trankvilaj."

Eta ekrano alproksimigas familianojn kaj en hejmloko kaj eksteren. Liu esperas ankaŭ, ke pli da homoj vidos la viglan vivon de la hejmloko danke al la rekta oferado. Li diris, "De la lastaj jaroj nia vilaĝo havas interreton kaj ekspresan servon, ankaŭ konstruaĵoj estas pli belaj. Ni esperas, ke vilaĝanoj, kiuj laboras ekstere, sentos ŝanĝiĝojn de la hejmo. Malpliiĝos la distanco inter ni kaj la ekstero. Ni esperas ankaŭ, ke pli da homoj venos ĉi tien."





 

Dividu