Por sekureco de trinkakvo en kamparo

Ĝoja Publikigita: 2021-02-23 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En longa tempo la sekureco de trinkakvo embarasis partajn kamparajn lokojn en Ĉinio. Sekurigi trinkakvon en la kamparo, kiel la unua programo elradikigi malriĉecon pere de akvoutiligo, estis finita en la difinita tempo. Laŭ la nunaj normoj la problemo pri sekureco de trinkakvo de malriĉuloj en Ĉinio estis ĉiuflanke solvita kaj la tasko estis plenumita superante normojn. Loĝantoj adiaŭis la historion de manko de akvo kaj akvo sala kaj amara, kaj ili ektrinkis "sekuran kaj trankvilan akvon".

Vilaĝo Wushikaibulong de gubernio Yutian de Xinjiang situas ĉe la nordo de Kunlun-montaro, kie mankas stabila kaj proksima akvofonto, tial vilaĝanoj tiris akvon ĉefe el riveroj kaj etaj akvorezervejoj, sed la kvalito de la akvo estas malica. Tio serioze malutilas al sano de vilaĝanoj. Vilaĝano Ailijiang Aikemu diris: "Antaŭe kondiĉoj de trinkado en nia vilaĝo estis tre malbona, rajdinte sur azeno ni prenis akvon el la loko kelkajn kilometrojn for de la vilaĝo. Ene de tiea akvo estis koto kaj insektoj, ni devis filtri la akvon per gazo."

En 2018 la gubernio Yutian komencis programon pri sekurigo de trinkakvo en la vilaĝo, kio efike solvis la problemon de sekureco de trinkakvo por la 419 vilaĝanoj de la 118 familioj. Nun tieaj homoj adiaŭis akvon el rezervejoj kaj trinkas sekuran kaj trankvilan akvon. Ailijiang Aikemu diris: "Nun la kondiĉoj de trinkakvo en nia vilaĝo estas tre bonaj. Ni havas puran kondukatan akvon kaj uzado de akvo estas tre oportuna."

La suda parto de Xinjiang estas la lasta tasko por solvo de trinkakvo de malriĉuloj en la ĉina kamparo. La ĉina Ministerio pri Akva Resurso starigis listojn en landaj provincoj kaj gubernioj, aparte en malriĉaj lokoj registris bazajn statojn de vilaĝoj kaj familioj, esploris kaj konis detalajn situaciojn kaj postulis, ke diversaj lokoj ellaboru plenumajn planojn kun celoj. Vicestro de la departemento pri akvo kaj akvoelektro en la kamparo sub la ministerio Zhang Dunqiang diris: "En lokoj konfirmj al necesaj kondiĉoj akvoprovizaj programoj kun granda skalo devas esti konstruata kiel eble rapide, kaj en lokoj sen kondiĉoj oni faru malgrandskalajn programojn kaj normigan rekonstruon por garantii akvokvaliton kaj akvoprovizon. Dum la periodo de la 13-a kvinjara plano, la Ministerio pri Akva Resurso, la Financa Ministerio kaj la Nacia Komitato pri Disvolvo kaj Reformo kune disignis centran specialan subvencion je 29,6 miliardoj da juanoj. La tolata kapitalo de 209,3 miliardoj da juanoj, inkluzive de tiu kaj aliaj investoj al la agrikuluro kaj komparo forte puŝis plenumadon de lokaj programoj."

Sub forta apogado de kapitaloj kaj politikoj, en Xinjiang plenumiĝis pli ol 400 programojn por sekurigi trinkakvon ekde la 13-a kvinjara plano, kaj la malfacilo de trinkakvo de malriĉuloj estis solvita. En la suda parto de Xinjiang finiĝis la historio, ke "homoj trinkis akvon somere el rivero kaj vintre el neĝo", kaj en 90% da xinjiang-aj kamparoj oni trinkas kondukatan akvon, la proporcio superis la averĝan nivelon de la lando. Ĝis la fino de 2020 en la tuta lando 17,1 milionoj da malriĉuloj ĝuas sekuran trinkakvon. Nun en 88% de la ĉinaj kamparoj estas kolektive provizata per sekura trinkakvo kaj en 80% de la ĉinaj kamparoj oni uzas kondukatan akvon.
Li Gang loĝas en la vilaĝo Lijiaqu de urbo Tianshui de la provinco Gansu. La plej feliĉa afero en 2020 por lia familio estas, ke akvo ne plu estis amara kaj sala sed dolĉiĝis. Li diris: "Akvo ne plu estis sala kaj ĝia kvalito boniĝis. Tio senteblas en boligita bolkruĉo. Antaŭe en bolkruĉo estis multe da kaldronego, kaj nun reduktiĝis multe."
Antaŭe en iuj lokoj de la provinco Gansu estis embarasitaj pro la amara kaj sala akvo. Per plenumado de programoj por ŝanĝi amaran kaj salan akvon, ĝis la fino de 2020 en 31 distriktoj kaj gubernioj finiĝis 121 ĉi tiaj programoj, kio favoris 395 mil homojn. En la tuta lando la sekureco de trinkakvo de malriĉuloj estas garantiata laŭ la nunaj normoj kaj oni plenumis taskon de sekurigo de trinkakvo en la ĉina kamparo superante normojn. Zhang Dunqiang diris, ke la sekva laboro estas garantio de akvoprovizo. Li diris: "Ni fortigos funkciadon, administradon kaj zorgadon de niaj programoj kaj solidigos kaj plivastigos fruktojn de la elradikigo de malriĉeco. Cetere en iuj lokoj kun sufiĉaj kondiĉoj ni plenumos skaligajn programojn kaj norman reformon de malgrandaj programoj, levigos normojn de akvoprovizado en la kamparo, turnos sekurigon de trinkakvo al akvoprovizado en la kamparo, konstruos vilaĝojn taŭgajn al vivado kaj kontentigos bezonojn de vastaj kamparanoj pri akvo por necesejo, purigo, medio kaj higieno."

Dividu