Kia bono sekvos de validiĝo de Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj EU ?

Ĝoja Publikigita: 2021-03-05 09:06:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 1-an de marto oficiale validiĝis la Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj EU. Ĝi estas la unua ĉiuflanka kaj altnivela interkonsento pri geografiaj indikoj, subskribita de Ĉinio kaj alia flanko. La validiĝo de la interkonsento plifortigos ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU kaj donos favoron al duflankaj konsumantoj kaj entreprenoj.

Geografikaj indikoj celas distingi originon de produktaĵoj, kaj kvalito kaj fameco de iu produktaĵo dependas de naturaj kaj kulturaj elementoj de iu speciala loko, ekzemple ĉina Pu’er-teo kaj ĉampano el la EU. Ambaŭ Ĉinio kaj la EU havas abundajn resursojn de geografikaj indikoj. Por fortigi protekton kaj kunlaboron de geografiaj indikoj kaj akceli komercon de rilataj produktaĵoj, Ĉinio kaj la EU komencis intertraktadon pri la interkonsento en 2011 kaj oficiale subskribis interkonsenton la 14-an de septembro de 2020 post 22 oficialaj intertraktadoj kaj centoj da neoficialaj interkonsiliĝoj en 8 jaroj. La du flankoj finis internan procezon kaj informis unu al la alia la 29-an de januaro de 2021. Kaj oficiale validiĝis la interkonsento la 1-an de marto de 2021.

Li Yongsha, ĝenerala direktoro de la departemento pri traktatoj kaj leĝoj sub la ĉina Ministerio de Komerco, diris,"Ni opinias, ke la validiĝo de la interkonsento injektos novan movforton por ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU. Por ni la interkonsento ne nur difinis devon de altnivela protekto, sed ankaŭ klare listigis geografikajn indikojn protektatajn de la du flankoj per nomlisto. La interkonsento injektos novan movforton al la komercaj kaj ekonomiaj rilatoj inter la du flankoj kaj favoros al duflankaj entreprenoj kaj konsumantoj."

Kiuj produktaĵoj estas listigitaj en la interkonsento?

Laŭ konigo la apendico de la interkonsento ampleksas pli ol 500 produktaĵojn de famaj geografikaj indikoj de la du flankoj, ekzemple ĉinaj alkoholaĵoj Shaoxing, teo Lu’an-Guapian, teo An’xi-Tieguanyin kaj sekigita vinbero en Tulufan, kaj eŭropaj ĉampano, bavaria biero, parma-ŝinko kaj magina-olivoleo.

Estas enlistigitaj ankaŭ ŝjŭan-papero, fama altkvalita papero el Xuancheng en Anhui-provinco, Sichuan-brokaĵo kaj aliaj trajtaj produktaĵoj, kiuj reprezentas tradician kulturon de Ĉinio.

Funkcias protektado en du paŝoj: unuaj preskaŭ 100 geografikaj indikoj estas protektataj de validiĝo de la interkonsento.

Li Yongsha, diris,"niaj 175 produktaĵoj de geografikaj indikoj en la dua paŝo estos garantiitaj en sekvaj 4 jaroj. Por la ĉinaj merkato kaj konsumantoj, ni ankaŭ donas protektadon al produktaĵoj el la EU kun geografiaj indikoj, do niaj konsumantoj povos aĉeti ĉi tiajn altkvalitajn produktaĵojn."

Kian bonon la validiĝo de la interkonsento alportos?

Sekve de la validiĝo ĉinaj unuaj 100 geografikaj indikoj estas oficiale protektataj de la EU. Inter ili estas eksportitaj produktaĵoj kiel verda teo en Wuyuan, sekigita vinbero en Tulufan kaj kafo en Pu’er, kaj ankaŭ tiuj kun eksporta potencialo kiel pomo en Yantai, citro en Anyue kaj alkoholaĵo en Shaoxing.

Li Yongsha diris,"niaj produktaĵoj povas uzi oficialan indikon laŭ la interkonsento.Tio utilas al altigo de fameco de niaj produktaĵoj en la merkato de la EU. Tial ni esperas, ke entreprenoj kaj lokaj etnoj sufiĉe kaptos ŝancon el la interkonsento kaj pliigos eksporton."


Dividu