Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj EU pluapaŝe akcelos duflankan kontakton de ekonomio kaj komerco

Ĝoja Publikigita: 2021-03-09 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 1-an de marto oficiale validiĝis la Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj EU. La apendico de la interkonsento ampleksas 275 produktaĵojn por ĉiu partio, inkluzive de alkoholaĵoj, teo, agrikulturaĵoj, nutraĵoj kaj aliaj. Fakuloj opinias, ke la interkonsento alportos pli da ŝancoj al duflankaj entreprenoj, akcelos komercan kaj ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU. Ĝi ankaŭ favoras al la du popoloj pro tio, ke ĝi plu kontentigos postuladon de la konsumantoj por pli altkvalitaj importaĵoj.
La interkonsento garantios, ke la cent unuaj geografiaj indikoj por ĉiu partio estu protektataj sur merkato de la alia partio. Inter la cent ĉinaj geografiaj indikoj troviĝas blanka teo de Anji, rizo de Panjin, zingibro de Anqiu kaj sojfaba saŭco de Pixian. Yue Ping, prezidanto de asocio de sojfaba-saŭca industrio en Chengdu de Sichuan-provinco, diris, "Ĉiuj membroj de nia asocio havas pli fortan fidon por eksporto de bonkvalitaj saŭcoj. Ankaŭ altiĝos kvalito de niaj produktaĵoj, sojfaba saŭco de Pixian."

Estas listigitaj en la interkonsenton ankaŭ kavao, ĉampano, fromaĝo Feta, irlanda viskio, munkena biero, itala fumaĵita ŝinko kaj aliaj eŭropaj produktaĵoj. Kvar jarojn poste, en la amplekso pligrandiĝos kaj aldoniĝos aliaj 175 geografiaj indikoj por ĉiu partio. Cui Hongjian, direktoro pri eŭropaj studoj sub Ĉina Instituto de Internaciaj Studoj, opiniis, ke la validiĝo de tiu interkonsento pluapaŝe akcelos disvolviĝon de komerco inter Ĉinio kaj la EU. Cui diris,"Estonte ĉinoj povos ricevi pli da altkvalitaj produktaĵoj el diversaj eŭropaj landoj kun riĉa kultura kaj geografia enhavo. Samtempe eŭropanoj ricevos pli da ĉinaj agrikulturaĵoj kun geografiaj indikoj, kiel teon kaj ajlon. Tial laŭ mi la interkonsento favoros al duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj utilos al altiĝo de vivnivelo de la du popoloj. La interkonsento samtempe helpos al la popoloj pli multe kompreni la alian civilizacion kaj historion per konsumado de produktaĵoj."
Laŭ donitaĵoj, en 2020 Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU. La komerca sumo de Ĉinio kaj la EU pliiĝis je 4,9% kaj atingis 649,5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la duflankaj entreprenoj tenas la fidon pri investo, tial la rekta investo de la EU al Ĉinio atingis 5,7 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la rekta investo de Ĉinio al la EU 4,7 miliardojn da usonaj dolaroj.

Vicprezidanto de la Komerca Ĉambro de la EU en Ĉinio s-ro Paul Sives opiniis, ke la interkonsento certe donos pli fortan protekton al konsumantoj de la EU kaj Ĉinio. Li diris, "La interkonsento vere fortigis fidon de konsumantoj. Ni havas nombron da famaj produktaĵoj, kaj mi esperas, ke pil da produktaĵoj estos eksportitaj al la ĉina merkato. La interkonsento pli altnivele garantios kvaliton de importitaj produktaĵoj."
Su Xiaohui, vicesploristo de Ĉina Instituto de Internaciaj Studoj opiniis, ke la validiĝo de la interkonsento pluapaŝe akcelos profundan disvolviĝon de la duflanka ekonomio kaj komerco.
"Pro la interkonsento, aŭtoritato kaj fameco de enlistigitaj produktaĵoj estas konfirmitaj. Tio signifas, ke konsumantoj de la du flankoj pli facile konas famajn produktaĵojn de la alia partio. Tiel estos pli glate, ke tiuj produktaĵoj kun famaj markoj eniru en la merkaton de la alia flanko. Dume la du flankoj fortigos komprenon kaj pliigos eksporton kaj importon de varoj, kaj rezulte senĉese grandiĝos la komerca skalo de la du flankoj."


Dividu