Ĉinio devas fortigi sian kapablon por sendepende monitori karbonan emisiadon

Ĝoja Publikigita: 2021-03-23 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yang Mengfei, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĝenerala komandanto kaj ĝenerala planisto de sistemo de sondilo "Chang’e – 5" kaj akademiano de Ĉina Akademio de Sciencoj, malkaŝis, ke donitaĵoj de alilandaj satelitoj “alte taksis” la ĉinan karbonan emisiadon, kaj Ĉinio devas fortigi sian kapablon por gajni donitaĵojn de sendependa monitoro de karbona emisiado. Li proponis rapidigi konstruon de monitora sistemo de malproksima sensado pri karbona emisiado, kio utilos al atingo de karbona kulmino kaj karbona neŭtreco, kaj utilos al rilataj laboroj.

La raporto pri registara laboro elmetis, ke kurantjare Ĉinio firme bone faros laborojn pri karbona kulmino kaj karbona neŭtreco kaj aliajn, kaj ellaboros agplanon pri karbona kulmino kaj karbona neŭtreco antaŭ 2030.

Yang Mengfei, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĝenerala komandanto kaj ĝenerala planisto de sistemo de sondilo “Chang’e – 5” kaj akademiano de Ĉina Akademio de Sciencoj

Yang Mengfei, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĝenerala komandanto kaj ĝenerala planisto de sistemo de sondilo “Chang’e – 5” kaj akademiano de Ĉina Akademio de Sciencoj

Yang diris, ke estas malsamaj ĉinaj kaj alilandaj taksoj pri ĉina monitoro de karbona emisiado, kaj estis "alte taksita" la ĉina karbona emisiado en alilandaj taksoj. Li diris, "Estas granda manko en monitoraj donitaĵoj de Ĉinio, la taksoj ĉinaj kaj alilandaj estas malsamaj. En nia lando spaco-bazitaj datumoj estas malmultaj, kaj alilandaj donitaĵoj ofte 'alte taksis' la ĉinan emisiadon, laŭ kalkulo la alilandaj taksoj estas inter 61% ĝis 140%, kio estas malvero."
Yang proponis rapidigi konstruon de monitora sistemo de karbona-dioksida emisiado. Li diris, ke necesas plani konstruon de spaco-bazita monitora sistemo de malproksima sensado pri karbona emisiado por realigi sintezan monitoron de denso kaj ŝanĝiĝo de karbona dioksido en la tuta mondo kaj regionoj, kaj apogi dinamikan monitoron de karbona-dioksida emisiado en punktaj fontoj. Yang:

"La spaco-bazita sonda sistemo plenigu la mankon de tera sistemo. Ni faris mondan biomasan integran satelitan sondilan sistemon laŭ la celo de 'mezura ekzakteco kaj kalkula precizeco', pliigu ĉinan kapablon por akiri donitaĵojn de sendependa monitoro de karbona emisiado, ŝanĝu nian pasivan situacion de donitaĵoj de alilandaj satelitoj pri karbona emisiado kaj fortigu nian diskurson en la internacia komunumo."






Dividu