Kie troviĝas lumo tie ekzistas espero

Ĝoja Publikigita: 2021-04-13 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Nepre fariĝu okulisto!", tibeta kuracistino Tseten Yangkyi foje kaj refoje aŭdis ĉi tiun admonon de la avino en sia infaneco. Ili vivas en altebenaĵo kun la averaĝa altitudo de 4 mil metroj, tiea ultraviolo-radio estas ege forta, kaj oftege aperas katarakto kaj aliaj okulaj malsanoj, pro kiuj amaso da paŝistoj kaj kamparanoj fariĝis blindaj. Post plenaĝo Tseten Yangkyi realigis la volon de sia avino. Kiel membro de la kurac-teamo ŝi faris rondirajn kuracojn laŭ zigzagaj vojoj sur altebenaĵo, por ke lokanoj ricevu kuracon sen forlaso de la tibeta regiono. Tseten Yangkyi kaj ŝiaj kolegoj plenumis proksimume 30 000 kazojn da kataraktaj operacioj kaj 99% da malsanuloj malblindiĝis. "Ĉu estas pli plezura afero ol tio por kuracistoj?"


Dividu