Popola arkitekto Wu Liangyong

Ĝoja Publikigita: 2021-04-20 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La vera arkitekto dependas ne de tio, ĉu li desegnis klasikan konstruaĵon kiel Ejfelturon, sed de tio, ĉu li havigis al ĉiu popolano loĝejon", tion esprimis ĉina fama arkitekto Wu Liangyong antaŭ sia centa naskiĝtago. En la tria tago post diploma ekzameno de meznivela lernado, lia lernejo estis bombita de japanaj aviadiloj. Vidinte la gigantan vundon pro milito, Wu decidis sin dediĉi al artitekturo kaj rekonstruado de hejmo. En la lastaj pli ol 70 jaroj li travojaĝis diversajn ĉinajn lokojn kaj desegnis publikajn konstruaĵojn por urbanoj kaj kamparajn ekologiajn loĝejojn por vilaĝanoj…unu el ili, preziditaj rekonstruaj projektoj de danĝeraj kaj malnovaj domoj en Pekino, rezervis la urban tradician aspekton kaj samtempe plibonigis loĝkondiĉojn, tial li gajnis la honoran premion de UN pri vivejo. La libro Aziaj Arkitektoj taksas lin "popola arkitekto".


Dividu