Sun Yi, juna kuracisto en vilaĝo Qianyang

Henggang Publikigita: 2021-04-21 15:24:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post diplomiĝo el fakultato de klinika medicinado, 24-jara fraŭlino Sun Yi revenis al la hejmo kaj fariĝis kuracisto de sia vilaĝo Qianyang. La vilaĝo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 14 000, inter kiuj estas maljunaj kronikaj malsanuloj, kies familianoj laboras ekster la vilaĝo. Sun regule vizitas ilin. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ankaŭ regule okazigas prelegojn pri fundamentaj scioj pri sano kaj medikamentoj. Ŝi diris, “Mi kreskas en tiu ĉi vilaĝo, do mi volas sciigi miajn samlokanojn pri la scioj pri medikamentoj, kiujn mi konas, kaj gardi ilian sanon.


Dividu