Pubu Droma: dissendu ĉarmon de piedpilko al pli da knabinoj

Ĝoja Publikigita: 2021-05-07 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De infaneco, tibeta studentino Pubu Droma amas piedpilkon. Fininte sian lernadon en mezlernejo ŝi fondis amatoran virinan piedpilkan teamon en sia hejmloko Lasao. Kaj kiam ŝi finis lernadon en alta lernejo, la nombro de membroj de la teamo pliiĝis ĝis 25 de 8 en la komenco. Nun Pubu Droma studas en Nankai-Universitato en urbo Tianjin, kiu distancas je pli ol 3 600 kilometroj de Lasao. Ŝi kaj ŝiaj kunlernantoj fondis amatoran virinan piedpilkan teamon de la universitato kaj organizis virinajn piedpilkajn ĉampionecajn matĉojn inter akademioj kaj universitatoj. Somere de 2020 sukcesis la lasaa unua virina piedpilka popolmatĉo, organizita de Pubu Droma.


Dividu