Yang Faying, jurmedicinistino ĉe fronta linio

Henggang Publikigita: 2021-05-10 11:04:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yang Faying estas la sola virino el la kvin jurmedicinistoj, kiuj laboras ĉe la fronta linio pri esplorado kaj ekzameno en policejo Tongliang de la Buroo de Publika Sekureco de Chongqing. Ŝi diris, “en komenco de mia laboro Mi volis forlasi tiun postenon pro teruraj scenoj.” Pro okupiteco, Yang ne havas sufiĉan tempon al sia familio. “Mia filino ofte maltrankviliĝis pro sonado de mia poŝtelefono, ĉar mi devas tuj foriri ene de 5 minutoj post la telefona alvoko, spite al en profunda nokto aŭ en momento de novjara festado,” diris Yang. Ĝis nun ŝi jam laboras en la posteno por 16 jaroj. Ŝi diris, “Kiam mi trovis tiajn malgrandajn atestojn, solvis enigmojn kaj sukcese malkovris kriminalan aferon, mi fieras pri miaj atingoj. Kiel jurmedicinisto, mi klopodas por malkaŝi la veron kaj paroli por mortintoj. “Tio estas movforto por labori plu kaj mi ne povas forlasi ĝin”, diris ŝi.


Dividu