Instruisto de fizika eduko Lai Xuanzhi gvidis geknabojn al la mondo per ŝnursaltado

Ĝoja Publikigita: 2021-05-11 16:15:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lai Xuanzhi servas kiel instruisto de fizika eduko en la elementa lernejo Qixing en Kantono. En 2010 diplomiĝinte en la fakultato de fizika eduko de normala universitato, Lai estis dungita de la lernejo Qixing. En sia unua tago de la kariero, Lai ne sciis kion fari, ĉar bazaj kondiĉoj de tiu lernejo estis pli simplaj kaj krudaj ol tiuj de ĉiuj lernejoj, kie li akceptis edukadon. Mankis kaj spaco kaj mono por fizika eduko. Tamen la observo de iu konkurso pri ŝnursaltado inspiris lin. Li diris, “Estas tiom da specoj de ŝnursaltado, kial ne ekzerci lernejanojn per ŝnursaltado, kiu ne bezonas grandan spacon!” Komenciĝis la ekzerco sub maljuna banjanon en la lernejo. En landa konkurso novembre de 2014 la lerneja teamo gajnis ĉampionecon de pli ol 30 kategorioj. Poste gvidate de Lai lernejanoj kreis multajn novajn rekordojn en mondaj ĉampionecaj konkursoj de ŝnursaltado, kiuj okazis en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Malajzio, Svislando kaj aliaj landoj. Kunvenejo de la lernejo ja plenas je madaloj kaj pokaloj.


Dividu