Policano He Qiao helpis al surduloj fari komunikon kun aliaj

Ĝoja Publikigita: 2021-05-18 14:54:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ĉu daktilologia interpretisto akompanos min dum mia laborado?", demandis He Qiao, loĝkvartala policano de Ciqikou-policejo en municipo Chongqing. En 2014 ŝi komencis lerni daktilologion por pli bone komuniki kun centoj da homoj damaĝitaj aŭdokapable en sia regada zono. Ŝi fondis "senvoĉan ĉambron de polico", reklamis sciojn kontraŭ trompoŝtelo al tiaj homoj kaj helpis ilin protekti proprajn laŭleĝajn rajtojn. Ŝi donis psikologian konsilon al 14-jara junulo Li por helpi al li reveni al lernejo kaj teni optimismon pri la vivo. Iniciate de ŝi mezaĝaj kaj junaj amasoj damaĝitaj aŭdokapable aktive kontribuis al publikbonaj aferoj en la loĝkvartalo. Ili diris, "Ankaŭ ni kapablas tion, kion aliaj loĝantoj povas." Kiam tiaj loĝantoj renkontis malfacilon, tiam He donis al ili helpon en la unua tempo. En la fino de 2020 He estis preziita "la plej bela policano en bazo" de la lando.


Dividu