Yin Guanghua, kuracisto de antikvaj libroj

Ĝoja Publikigita: 2021-05-18 21:46:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Probable estas nekonata por ordinaruloj la restaŭrado de antikvaj libroj, tamen ĝi estas la dumviva afero de Yin Guanghua, kiu aĝas proksimume 60 jarojn.

Necesas trankvileco kaj zorgemo dum traktado de ĉiuj "malfacilaj malsanoj" de delikataj kaj valoraj antikvaj libroj, kiel ronĝo de insektoj kaj ratoj, bruligo de fajro kaj acido. Pro tio Yin agadis atenteme por eviti nesaveblan perdon de tiaj libroj. En la lastaj pli ol 40 jaroj ŝi restaŭris sennombrajn valorajn librojn, inkluzive de tiuj kun miljara historio. Ŝi diris, ke kontinue progresas la teknikoj, tial la riparistoj de antikvaj libroj devas kontinue lerni novajn sciojn biologiajn, kemiajn kaj aliajn kaj kombini tradiciajn teknologiojn por daŭrigi la vivon de malnovaj libroj.


Dividu