Yang Jie prezentas nacian karakteron per internaciaj lingvoj

Ĝoja Publikigita: 2021-05-26 17:14:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

40-aĝa Yang Jie estas konata mondfama moda desegnisto. Diplomiĝinte en Eŭropa Desegna Instituto en Italio, li revenis al Ĉinio kaj poste fondis la fakon pri desegno de vira vesto en Pekina Instituto de Moda Teknologio. Li laboris por desegni kostumojn por torĉo-transdonintoj de Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj por milicaninoj partoprenintaj en parado celebranta la 70-jariĝon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko en 2019. Li prezentis verkojn sinsekve en Milano, Florenco, Pekino, Ŝanhajo, Busan kaj aliaj urboj.

Yang kreskis en mjaŭ-etna vilaĝo en la okcidenta Hunan-provinco. Senlima viveco de verda monto kaj pura akvo kaj origina etna kulturo estigis lian apartan senton kaj esprimon pri arto. Li eksplikas ĉinan estetikan penson per internacia desegna lingvo kaj prezentas ĉinan nacian kulturon sur la monda moda scenejo.


Dividu