Wang Xiaoli: ĉasu revon en rulseĝo

Qiujieming Publikigita: 2021-05-31 10:59:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Xiaoli estis stevardino. En 2010, en la aĝo de 23 jaroj, ŝi estis vundita en mjelo pro la trafika akcidento, kaj poste, ŝi devas vivi kun la rulseĝo. Dum la resaniĝa trejnado, ŝi eksciis kaj ekamis pafadon. En 2020, Wang Xiaoli estis elektita de la Shanxi-provinca teamo de pafado kaj arkpafado por handikapuloj kaj fariĝis aerfusila pafisto.

Vidante, ke multaj "vunditaj amikoj" ne povis bone sin adaptiĝi al la socia vivo pro diversaj kialoj, Wang Xiaoli fondis publikbonan organizon por helpi kaj servi al aliaj vunditoj kun mjela vundo por reakiri ilian konfidon de la vivo. Per diversaj agadoj, inkluzive de subakviĝo kaj vendado de metiartaĵoj, en malpli ol du jaroj, Wang Xiaoli kaj ŝia subtena centro organizis dekojn da interretaj kaj realaj agadoj, allogante pli ol 300 homojn kun mjelaj vundoj.


Dividu